Mi estas fenestro vualita per vaporo En tiu ĉi nokto frosta dezerta kaj senkolora Respegulas la fenestro la karnon kaj la emociojn De mi kiu estas spegulo de la kontraŭdiroj Malfacilas vidi ĉu la vaporo ne foriĝas La algluiĝema eraro de tiu kiu ne komprenas Kaj tamen reflektiĝas ombro kiu estas la mia Ombro da ruĵo kontraŭ la hipokriteco Mi neniam scias kiu mi scias tamen estas mi Eĉ se trans la vitro por mi Neniam estas Dio Sed tiu ĉi estas mia korpo kvankam ŝanĝa kaj stranga De virino en viro kaj tamen… homo Foliumante la vortojn de tiu ĉi aĝo facilanima Mi iĝas moralismo kaj fantazio lasciva Krizalido ĉiama devigita en la vadejo Mi speguliĝas ĉe la fenestro kaj mi estas malgraŭ mi Mi neniam scias kiu mi estas laŭ la homoj Konscienco ikonoklasta vulgara kaj senrespekta Sed tiu ĉi estas nur korpo la reflektaĵo kruda De virino aŭ eble viro ĉiel ajn homo Mi neniam scias kiu mi estas kaj tamen mi estas kaj vivas Pli ol la antaŭjuĝo kiu skrapvundas fie Sed kiam mi spionas mian korpon kiu reflektiĝas lante Ne estas virino aŭ viro, nur homo Mi neniam scias kiu mi estas kaj tamen mi estas kaj vivas Pli ol la antaŭjuĝo kiu skrapvundas fie Sed kiam mi spionas mian korpon kiu reflektiĝas lante Ne estas virino aŭ viro, nur homo Mi estas fenestro kiu atendas ke la vaporo Forvanuu kiel sonĝo.