0:00:12.286,0:00:17.048 Mi estas fenestro vualita per vaporo 0:00:17.048,0:00:21.826 En tiu ĉi nokto frosta dezerta kaj senkolora[br] 0:00:21.826,0:00:26.454 Respegulas la fenestro la karnon kaj la emociojn 0:00:26.454,0:00:32.289 De mi kiu estas spegulo de la kontraŭdiroj 0:00:32.289,0:00:37.750 Malfacilas vidi ĉu la vaporo ne foriĝas 0:00:37.750,0:00:42.268 La algluiĝema eraro de tiu kiu ne komprenas 0:00:42.268,0:00:46.811 Kaj tamen reflektiĝas ombro kiu estas la mia 0:00:46.811,0:00:52.667 Ombro da ruĵo kontraŭ la hipokriteco 0:00:52.667,0:00:57.440 Mi neniam scias kiu mi scias tamen estas mi 0:00:57.440,0:01:00.945 Eĉ se trans la vitro por mi 0:01:00.945,0:01:03.419 Neniam estas Dio 0:01:03.419,0:01:08.057 Sed tiu ĉi estas mia korpo kvankam ŝanĝa kaj stranga 0:01:08.057,0:01:15.044 De virino en viro kaj tamen… homo 0:01:23.583,0:01:28.232 Foliumante la vortojn de tiu ĉi aĝo facilanima 0:01:28.594,0:01:33.677 Mi iĝas moralismo kaj fantazio lasciva 0:01:33.677,0:01:38.284 Krizalido ĉiama devigita en la vadejo 0:01:38.284,0:01:43.536 Mi speguliĝas ĉe la fenestro kaj mi estas malgraŭ mi 0:01:43.536,0:01:48.815 Mi neniam scias kiu mi estas laŭ la homoj 0:01:48.815,0:01:54.001 Konscienco ikonoklasta vulgara kaj senrespekta 0:01:54.001,0:01:59.201 Sed tiu ĉi estas nur korpo la reflektaĵo kruda 0:01:59.201,0:02:04.364 De virino aŭ eble viro ĉiel ajn homo 0:02:04.364,0:02:09.310 Mi neniam scias kiu mi estas kaj tamen mi estas kaj vivas 0:02:09.310,0:02:14.464 Pli ol la antaŭjuĝo kiu skrapvundas fie 0:02:14.464,0:02:19.401 Sed kiam mi spionas mian korpon kiu reflektiĝas lante 0:02:19.401,0:02:26.068 Ne estas virino aŭ viro, nur homo 0:02:45.197,0:02:50.361 Mi neniam scias kiu mi estas kaj tamen mi estas kaj vivas 0:02:50.361,0:02:55.565 Pli ol la antaŭjuĝo kiu skrapvundas fie 0:02:55.565,0:02:59.930 Sed kiam mi spionas mian korpon kiu reflektiĝas lante 0:02:59.930,0:03:07.912 Ne estas virino aŭ viro, nur homo 0:03:10.942,0:03:16.595 Mi estas fenestro kiu atendas ke la vaporo 0:03:16.595,0:03:19.812 Forvanuu kiel sonĝo.