WEBVTT 00:00:08.380 --> 00:00:09.561 Dankon. 00:00:16.270 --> 00:00:21.200 Iam estis reĝo en Hindujo, maharaĝo, kaj por lia naskiĝtago estis dekretite, 00:00:21.200 --> 00:00:24.200 ke ĉiuj tribestroj alportu donacon indan je reĝo. NOTE Paragraph 00:00:24.400 --> 00:00:28.370 Iuj alportis fajnajn silkaĵojn, iuj alportis belegajn glavojn, 00:00:28.370 --> 00:00:29.490 iuj alportis oron. 00:00:29.490 --> 00:00:32.549 Fine de la vico alvenis velkinta maljunulo, 00:00:32.549 --> 00:00:36.630 kiu multajn tagojn piediris el sia apudmara vilaĝo. 00:00:36.630 --> 00:00:41.150 Kiam estis lia vico, la filo de la reĝo demandis: "Kio estas via donaco por la reĝo?" 00:00:41.457 --> 00:00:44.750 La maljunulo malrapidege malfermis sian manon por montri 00:00:44.750 --> 00:00:49.600 belegan markonkon kun purpuraj, flavaj, ruĝaj kaj bluaj rondoj, 00:00:50.160 --> 00:00:51.380 Kaj la reĝido diris: 00:00:51.460 --> 00:00:54.400 "Tio ne estas donaco por reĝo! Kia donaco estas tio?" 00:00:54.600 --> 00:00:57.400 La maljunulo malrapide ekrigardis lin kaj diris: 00:00:57.590 --> 00:01:00.750 "Longa piediro... donacero." 00:01:01.060 --> 00:01:02.560 (Ridado) NOTE Paragraph 00:01:02.900 --> 00:01:05.970 Baldaŭ mi donos al vi donacon, 00:01:05.970 --> 00:01:08.270 kiu miaopinie disvastigindas. 00:01:08.290 --> 00:01:10.050 Antaŭ ol fari tion, lasu min gvidi vin en 00:01:10.050 --> 00:01:11.960 mia longa vojaĝo. 00:01:12.160 --> 00:01:13.740 Kiel la plej multaj el vi 00:01:13.740 --> 00:01:15.320 mi ekvivis kiel infaneto 00:01:15.320 --> 00:01:17.460 Kiom el vi ekvivis kiel infaneto? 00:01:17.460 --> 00:01:18.510 Ĉu vi naskiĝis junaj? 00:01:18.740 --> 00:01:20.500 Proksimume la duono... Bone... 00:01:20.570 --> 00:01:21.590 (Ridado) 00:01:21.820 --> 00:01:24.910 Ĉu la ceteraj naskiĝis plenkreskintaj? 00:01:25.060 --> 00:01:27.640 Mi ja volus vidi ilian patrinon! 00:01:27.820 --> 00:01:29.460 Parolante pri neeblo! 00:01:30.560 --> 00:01:34.740 Kiel infano, mi ĉiam revis plenumi la neeblon. 00:01:35.620 --> 00:01:38.880 Hodiaŭ estas tago, kiun mi atendis jam dum multaj jaroj, 00:01:38.880 --> 00:01:41.000 ĉar hodiaŭ mi provos 00:01:41.020 --> 00:01:43.620 fari ion neeblan rekte antaŭ viaj okuloj, 00:01:43.620 --> 00:01:45.460 ĉi tie ĉe TEDxMastriĥto. 00:01:45.800 --> 00:01:48.160 Mi komencos 00:01:48.760 --> 00:01:50.880 malkaŝante la finon: 00:01:51.220 --> 00:01:52.640 Mi pruvos al vi 00:01:52.640 --> 00:01:54.940 ke la neeblo ne estas neebla. 00:01:55.300 --> 00:01:58.210 Kaj mi finos donacante ion disvastigindan: 00:01:58.210 --> 00:02:01.350 mi vidigos, ke vi en via vivo kapablas fari la neeblon. 00:02:02.660 --> 00:02:05.420 Strebante fari la neeblon, mi malkovris, ke estas 00:02:05.420 --> 00:02:08.230 du aferoj tutmonde komunaj al ĉiuj homoj. 00:02:08.230 --> 00:02:09.870 Ĉiu havas timojn 00:02:09.870 --> 00:02:11.640 kaj ĉiu havas revojn. 00:02:12.900 --> 00:02:14.560 En mia strebado fari la neeblon, mi malkovris, ke estas tri aferoj, 00:02:14.560 --> 00:02:17.560 kiujn mi faris tra la jaroj, 00:02:17.560 --> 00:02:20.100 kiuj ebligis al mi fari la neeblon: 00:02:20.110 --> 00:02:23.290 trafpilkado, 00:02:24.200 --> 00:02:26.900 Superhomo 00:02:27.290 --> 00:02:28.360 kaj moskito. 00:02:28.460 --> 00:02:29.460 Jen miaj ŝlosilvortoj. 00:02:29.460 --> 00:02:30.810 Nun vi scias, kial mi faras la neeblon en mia vivo. 00:02:30.810 --> 00:02:33.500 Nun akompanu min dum mia longa promenado 00:02:33.610 --> 00:02:36.220 ekde timegoj al revoj 00:02:36.320 --> 00:02:38.680 de vortoj al glavoj, 00:02:38.740 --> 00:02:40.980 de trafpilkado 00:02:41.160 --> 00:02:42.740 al Superhomo 00:02:42.850 --> 00:02:44.020 al Moskito. 00:02:44.020 --> 00:02:45.340 Mi esperas vidigi vin, 00:02:45.800 --> 00:02:47.360 kiel eblas fari la neeblon en via vivo. 00:02:47.360 --> 00:02:49.900 La 4an de oktobro 2007. 00:02:52.480 --> 00:02:54.934 Mia koro rapidegis, kaj miaj genuoj tremis, 00:02:55.840 --> 00:02:58.120 dum mi supreniris la podion 00:02:58.120 --> 00:02:59.340 en Teatro Sanders 00:02:59.340 --> 00:03:00.930 de Harvarda Universitato por akcepti NOTE Paragraph 00:03:01.040 --> 00:03:03.240 la Ig-Nobelpremion pri medicino 2007 00:03:03.240 --> 00:03:06.160 pro medicina esplordokumento, de kiu mi estis kunaŭtoro, 00:03:06.160 --> 00:03:08.660 nomita "Glavoglutado... 00:03:08.660 --> 00:03:10.270 ... kaj ĝiaj kromefikoj". 00:03:10.420 --> 00:03:11.740 (Ridado) 00:03:11.870 --> 00:03:13.275 Ĝi aperis en revueto, kiun mi ne legis antaŭe, 00:03:13.840 --> 00:03:17.880 Brita Medicina Ĵurnalo. 00:03:18.460 --> 00:03:20.419 Por mi tio estis neebla revo, kiu realiĝis, 00:03:21.360 --> 00:03:24.740 ĝi estis surprizo neatendita de iu, kia mi; 00:03:24.900 --> 00:03:28.120 ĝi estis honoro neniam forgesota. 00:03:28.130 --> 00:03:31.459 Tio tamen ne estis la plej memorinda momento de mia vivo. 00:03:31.459 --> 00:03:34.539 Je la 4a de oktobro 1967 NOTE Paragraph 00:03:35.540 --> 00:03:37.640 ĉi tiu timema, hontema malgrasuleto 00:03:38.020 --> 00:03:40.260 suferis terurajn timojn. 00:03:41.100 --> 00:03:43.120 Kiam li estis surironta la podion, NOTE Paragraph 00:03:43.460 --> 00:03:45.579 lia koro rapidegis, 00:03:45.579 --> 00:03:47.234 liaj genuoj tremis. 00:03:47.500 --> 00:03:49.162 Li malfermis sian buŝon por paroli, NOTE Paragraph 00:03:49.780 --> 00:03:52.120 sed la vortoj ne eliĝis. 00:03:56.490 --> 00:03:58.130 Li staris tremploranta, 00:03:58.130 --> 00:04:00.040 paralizita de paniko, 00:04:00.630 --> 00:04:02.360 kaptita de timego. 00:04:02.360 --> 00:04:03.760 Tiu timema, hontema malgrasuleto NOTE Paragraph 00:04:03.960 --> 00:04:06.130 suferis gravegajn timegojn. 00:04:06.130 --> 00:04:08.142 Lin timigis mallumo, 00:04:08.649 --> 00:04:10.330 alteco, 00:04:10.520 --> 00:04:11.640 araneoj kaj serpentoj... 00:04:11.640 --> 00:04:13.040 Ĉu iu el vi timas araneojn kaj serpentojn? 00:04:13.040 --> 00:04:15.140 Jes, kelkaj... 00:04:15.280 --> 00:04:16.660 Li timis akvon kaj ŝarkojn, NOTE Paragraph 00:04:16.660 --> 00:04:19.079 li timis kuracistojn, flegistinojn kaj dentistojn, 00:04:19.079 --> 00:04:21.939 nadlojn, borilojn kaj akraĵojn. 00:04:21.939 --> 00:04:24.680 Sed pli ol ĉio li timegis 00:04:24.680 --> 00:04:27.380 homojn. 00:04:27.470 --> 00:04:28.470 Tiu timema, hontema malgrasuleto 00:04:29.380 --> 00:04:31.530 estis mi. 00:04:31.540 --> 00:04:32.570 Mi timis malsukceson kaj malakcepton, 00:04:33.320 --> 00:04:35.997 malaltan memestimon, minuskomplekson, 00:04:37.300 --> 00:04:39.520 kaj ion, pri kio ni tiam eĉ ne sciis, ke eblas aliĝi al ĝi: NOTE Paragraph 00:04:39.520 --> 00:04:42.840 sociala timotraŭmo. 00:04:42.840 --> 00:04:44.660 Ĉar mi havis tiujn timegojn, mi daŭre estis turmenata kaj batata. 00:04:48.610 --> 00:04:52.240 Mi estis mokita kaj ŝoldita. Mi neniam rajtis kunludi 00:04:52.300 --> 00:04:54.260 en boacaj ludoj. 00:04:55.020 --> 00:04:58.056 Ho, tamen estis unu ludo, en kiu mi rajtis partopreni: 00:04:58.100 --> 00:04:59.427 trafpilkado - 00:04:59.500 --> 00:05:01.443 kaj ili sciis, kiel trafi min. 00:05:01.760 --> 00:05:03.500 La turmentuloj kriis mian nomon, 00:05:03.500 --> 00:05:05.970 kaj ekrigardante, mi vidis tiujn ruĝajn pilkojn 00:05:05.970 --> 00:05:08.200 transsonrapide alveni al mi: 00:05:08.210 --> 00:05:09.950 Baf! Baf! Baf! 00:05:10.580 --> 00:05:13.220 Mi memoras multajn tagojn, kiam mi rehejmiĝis de la lernejo 00:05:13.300 --> 00:05:18.180 kun ruĝa, arda vizaĝo kaj oreloj ruĝaj kaj tintaj. 00:05:18.180 --> 00:05:21.140 En miaj oluloj brulis larmoj, 00:05:21.180 --> 00:05:23.515 kaj en miaj oreloj brulis iliaj vortoj. 00:05:23.740 --> 00:05:25.000 Kiu ajn diras 00:05:25.020 --> 00:05:28.660 "Bastonoj kaj ŝtonoj povas rompi miajn ostojn, sed vortoj neniam vundos min" 00:05:28.660 --> 00:05:29.911 komprenis neniom. 00:05:30.310 --> 00:05:31.980 Vortoj povas tranĉi kiel tranĉilo. 00:05:31.980 --> 00:05:34.030 Vortoj kapablas piki kiel glavo. 00:05:34.210 --> 00:05:36.040 Vortoj povas fari vundojn tiel profundajn, 00:05:36.040 --> 00:05:37.780 ke ili ne videblas. 00:05:38.150 --> 00:05:41.070 Mi timegis, kaj vortoj estis mia plej granda malamiko. 00:05:41.260 --> 00:05:42.491 Kaj ankoraŭ estas. 00:05:43.355 --> 00:05:45.300 Sed mi havis ankaŭ revojn. 00:05:45.300 --> 00:05:47.980 Hejme, kun miaj bildrakontoj pri Superhomo, NOTE Paragraph 00:05:47.980 --> 00:05:49.774 kaj mi legis librojn pri Superhomo, 00:05:49.774 --> 00:05:53.440 kaj reve mi volis esti heroego, kia Superhomo. 00:05:53.480 --> 00:05:56.240 Mi volis batali por vero kaj justo; 00:05:56.240 --> 00:05:58.680 Mi volis batali kontraŭ fiuloj kaj kriptonito; 00:05:58.680 --> 00:06:02.895 mi volis flugi ĉirkaŭ la mondo, plenumi superhomajn agojn, 00:06:03.400 --> 00:06:05.850 ankaŭ realaj aferoj allogis min. 00:06:05.860 --> 00:06:09.460 Mi legis la libron pri mondrekordoj de Guiness kaj "Kredu aŭ ne!" de Ripley. 00:06:09.460 --> 00:06:13.080 Ĉu iu el vi iam legis "Mondrekordoj de Guiness" aŭ tion de Ripley? 00:06:13.100 --> 00:06:14.390 Mi ŝategas tiujn librojn! 00:06:14.390 --> 00:06:16.270 Mi vidis realajn homojn kaj realajn atingojn. NOTE Paragraph 00:06:16.270 --> 00:06:17.790 Kaj mi pensis: mi volas fari tion. 00:06:17.790 --> 00:06:19.330 Se tiu turmentuloj malpermesas 00:06:19.330 --> 00:06:21.030 min kunludi en iu ajn el iliaj sportoludoj, 00:06:21.030 --> 00:06:23.335 mi volas plenumi mirigajn agojn. 00:06:23.335 --> 00:06:26.659 Mi volas fari ion rimarkindan, kion tiuj turmentuloj ne kapablas. 00:06:26.659 --> 00:06:28.609 Mi volas scii mian alvokiĝon kaj celon; 00:06:28.609 --> 00:06:30.729 mi volas scii, ke mia vivo kontribuas; NOTE Paragraph 00:06:30.729 --> 00:06:33.320 mi volas fari ion nekredeblan, por ŝanĝi la mondon; 00:06:33.320 --> 00:06:36.960 mi volas pruvi, ke la neeblo ne estas neebla. 00:06:38.340 --> 00:06:40.240 Mi transsaltas dek jarojn - 00:06:40.240 --> 00:06:42.706 Jen la semajno antaŭ mia 21-jariĝo. 00:06:42.819 --> 00:06:46.799 En unu tago okazis du aferoj, kiuj ŝanĝis mian vivon. 00:06:47.040 --> 00:06:49.391 Mi loĝis en Tamil Nadu, en suda Hindujo. 00:06:49.540 --> 00:06:51.020 Mi tie estis misiisto 00:06:51.020 --> 00:06:53.090 kaj mia mentoro, mia amiko demandis: 00:06:53.090 --> 00:06:54.720 "Ĉu vi havas 'Thromes', Daniel?" 00:06:54.720 --> 00:06:57.440 Mi diris: "Kio estas 'Thromes'?" 00:06:57.440 --> 00:07:00.490 Li diris: "Thromes estas viaj grandaj vivoceloj. 00:07:00.490 --> 00:07:04.630 Ili estas kombinaĵo de revoj kaj celoj, revoceloj, kvazaŭ vi povus fari ĉion ajn, 00:07:04.630 --> 00:07:07.240 kion vi volas, se vi volus iri ĉien ajn, kien vi volas, 00:07:07.240 --> 00:07:08.479 esti, kiu ajn vi volas, 00:07:08.479 --> 00:07:10.356 kien vi irus? Kion vi farus? 00:07:10.356 --> 00:07:11.280 Kiu vi estus? 00:07:11.280 --> 00:07:14.500 Mi diris: "Tion mi ne kapablas, mi tiel timemas! Mi havas tro da timoj!" 00:07:14.500 --> 00:07:17.800 Tiun nokton mi kunprenis mian maton al la tegmento de la teretaĝa domo, 00:07:17.810 --> 00:07:19.259 mi ekkuŝis sub la steloj, 00:07:19.259 --> 00:07:21.869 kaj rigardis la vespertojn plonĝalflugi moskitojn. 00:07:21.869 --> 00:07:26.200 Mi kapablis nur pensi pri "revoceloj", revoj kaj celoj 00:07:26.200 --> 00:07:28.360 kaj tiuj turmentuloj kun la trafpilkoj. 00:07:28.760 --> 00:07:30.730 Post kelkaj horoj mi vekiĝis. 00:07:31.220 --> 00:07:33.940 Mia koro rapidegis, miaj genuoj tremis. 00:07:34.080 --> 00:07:36.020 Ĉi-foje ne temis pri timo. 00:07:36.420 --> 00:07:38.395 Konvulsioj trafis mian tutan korpon. NOTE Paragraph 00:07:38.500 --> 00:07:40.180 Dum la postaj kvin tagoj 00:07:40.330 --> 00:07:44.199 mi nur de tempo al tempo konsciiĝis sur mia mortolito balantanta por mia vivo. 00:07:44.199 --> 00:07:48.239 Mia cerbo kvazaŭ fandiĝis pro la 40-grada febro. 00:07:48.390 --> 00:07:51.600 Rekonsciiĝinte, mi pensis nur pri revoceloj. NOTE Paragraph 00:07:51.600 --> 00:07:53.820 Mi pensis: "Kion mi volas fari pri mia vivo?" 00:07:53.950 --> 00:07:56.380 Finfine, en la nokto antaŭ mia 21-jariĝo, 00:07:56.380 --> 00:07:58.030 dum konscia momento 00:07:58.030 --> 00:07:59.639 mi klarvidis ion: 00:07:59.639 --> 00:08:02.100 mi klarvidis etan moskiton, 00:08:02.620 --> 00:08:05.020 Anopheles Stephensi, 00:08:05.280 --> 00:08:06.610 tiu eta moskito 00:08:06.610 --> 00:08:08.390 malpli ol 5-mikrograma, 00:08:08.390 --> 00:08:09.810 malpli ol salero, 00:08:09.810 --> 00:08:12.780 se tiu moskito kapablas superi 80-kilograman homon, 00:08:12.780 --> 00:08:14.860 mi konsciiĝis, kio estas mia kriptonito. NOTE Paragraph 00:08:14.860 --> 00:08:17.150 Tiam mi ekkonsciis, ke ne estas tiu moskito, 00:08:17.150 --> 00:08:19.480 sed la eta parazito ene de tiu moskito, 00:08:19.480 --> 00:08:23.160 Plasmodium Falciparum, kiu mortigas pli ol milionon da homoj jare. 00:08:23.509 --> 00:08:25.999 Sekve mi pripensis, ke ĝi eĉ pli malgrandas ol tio, 00:08:25.999 --> 00:08:28.550 sed al mi ĝi ŝajnis tiel pli granda. 00:08:28.550 --> 00:08:29.640 Mi ekkomprenis, 00:08:29.640 --> 00:08:31.270 ke timego estas mia kriptonito, 00:08:31.270 --> 00:08:32.140 mia parazito, 00:08:32.140 --> 00:08:34.990 kiu senvalidigis kaj paralizis man tutan vivon. 00:08:35.200 --> 00:08:38.080 Estas diferenco inter timego kaj danĝero. 00:08:38.109 --> 00:08:39.699 Danĝero estas reala. 00:08:39.990 --> 00:08:42.010 Timo estas elekto. 00:08:42.080 --> 00:08:44.309 Mi vidis, ke mi havas elekton: 00:08:44.309 --> 00:08:48.180 Mi povis vivi en timo kaj morti en tiu nokto, 00:08:49.070 --> 00:08:52.080 aŭ mi povus mortigi mian timon, 00:08:52.080 --> 00:08:56.060 kaj elekti miajn revojn, se mi kuraĝas vivi, 00:08:56.680 --> 00:08:59.560 Kuŝi sur sia mortolito kaj vidi la morton alveni okazigas ion; 00:08:59.560 --> 00:09:04.080 kaj alfronti la morton igas vin vere voli vivi la vivon. 00:09:04.180 --> 00:09:07.140 Mi konsciis, ke ĉiu mortas, sed ne ĉiu vere vivas. 00:09:08.040 --> 00:09:09.890 Mortante, ni vivas. 00:09:09.890 --> 00:09:11.580 Se oni lernas morti, 00:09:11.580 --> 00:09:13.070 oni lernas vere vivi. 00:09:13.070 --> 00:09:15.140 Mi do en tiu nokto decidis ŝanĝi 00:09:15.140 --> 00:09:16.420 mian historion 00:09:16.915 --> 00:09:18.230 Mi ne volis morti, 00:09:18.230 --> 00:09:20.010 mi do ekpreĝetis dirante: 00:09:20.010 --> 00:09:22.230 "Dio, se Vi igas min 21-jariĝi, 00:09:22.230 --> 00:09:24.544 mi ne plu lasos timon regi mian vivon. 00:09:24.670 --> 00:09:26.520 Mi mortigos mian timegon, 00:09:26.520 --> 00:09:29.530 mi elektos mian revon, 00:09:29.530 --> 00:09:31.270 mi volas ŝanĝi mian konduton, 00:09:31.270 --> 00:09:33.540 mi volas fari ion nekredeblan per mia vivo, 00:09:33.540 --> 00:09:35.550 mi volas trovi miajn celon kaj alvokiĝon, 00:09:35.550 --> 00:09:38.632 mi volas scii, ke la neeblo ne estas neebla." 00:09:38.780 --> 00:09:42.820 Ĉu mi postvivis tiun nokton, mi ne diras, tion vi mem pripensu. 00:09:42.850 --> 00:09:43.978 (Ridado) 00:09:43.978 --> 00:09:47.100 En tiu nokto mi listigis miajn unuajn dek revocelojn: 00:09:47.100 --> 00:09:50.210 mi volis viziti la ĉefajn kontinentojn, 00:09:50.210 --> 00:09:51.820 vidi la 7 mondajn vidindaĵojn, 00:09:51.820 --> 00:09:53.410 lerni plurajn lingvojn, 00:09:53.410 --> 00:09:54.940 loĝi sur neloĝata insulo, 00:09:54.940 --> 00:09:56.480 loĝi en ŝipo sur la oceano, 00:09:56.480 --> 00:09:58.650 vivi kun indiana tribo en Amazonio, 00:09:58.650 --> 00:10:01.210 grimpi al la plej alta pinto en Svedujo, 00:10:01.210 --> 00:10:03.180 vidi la sunon leviĝi sur Monto Everesto, 00:10:03.190 --> 00:10:05.390 labori en la muzikmondo en Naŝvilo, 00:10:05.400 --> 00:10:07.060 labori en cirko, 00:10:07.080 --> 00:10:09.120 kaj salti el aviadilo... 00:10:09.120 --> 00:10:12.380 En la 20 sekvantaj jaroj mi faris preskaŭ ĉion el tiuj revoceloj. 00:10:12.410 --> 00:10:14.650 Ĉiam, kiam mi povis trastreki ion el mia listo, 00:10:14.650 --> 00:10:18.190 mi tuj aldonis 5 aŭ dek pliajn, do tiu listo nur kreskis. NOTE Paragraph 00:10:18.800 --> 00:10:23.280 La sekvantajn dek jarojn mi loĝis sur insuleto de la Bahamoj, 00:10:23.320 --> 00:10:25.360 dum proksimume sep jaroj 00:10:25.370 --> 00:10:27.274 en kana kabano. 00:10:29.480 --> 00:10:33.820 Mi ĉasis ŝarkojn kaj rajojn por manĝi, estis la sola sur la insulo 00:10:33.820 --> 00:10:36.249 en lumbotuko, 00:10:36.680 --> 00:10:39.160 kaj mi lernis naĝi kun ŝarkoj. 00:10:39.160 --> 00:10:40.980 Poste mi transloĝiĝis al Meksikio, 00:10:40.980 --> 00:10:45.000 kaj de tie mi transloĝiĝis al al la Amazonia baseno en Ekvadoro, 00:10:45.241 --> 00:10:48.100 Pujo Pongo Ekvadoro, kie mi vivis kun tribo, NOTE Paragraph 00:10:48.100 --> 00:10:52.180 kaj iom post iom mi akiris pli da memestimo per tiuj revoceloj. 00:10:52.180 --> 00:10:55.100 Mi transiris al la muzikmondo, en Naŝvilo, poste en Svedujo. 00:10:55.110 --> 00:10:57.870 Mi iris al Stokholmo, tie mi laboris en la muzikmondo 00:10:57.870 --> 00:11:01.920 kaj surgrimpis monton Kebnekaiso, fore trans la nordpolusa cirklo. 00:11:03.300 --> 00:11:04.750 Mi lernis arlekeni, 00:11:04.750 --> 00:11:05.860 ĵongli 00:11:05.860 --> 00:11:07.480 kaj stilziri, 00:11:07.480 --> 00:11:10.440 rajdi unuradilon, manĝi fajron kaj vitron. 00:11:10.450 --> 00:11:13.620 En 1997 mi aŭdis, ke restas malpli ol dekduo da glavoglutistoj 00:11:13.620 --> 00:11:15.410 kaj mi diris: "Jen io por mi!" 00:11:15.420 --> 00:11:18.290 Mi renkontis glavoglutiston kaj petis kelkajn konsilojn de li. 00:11:18.290 --> 00:11:20.190 Li diris: "Bone, jen du konsiloj. 00:11:20.190 --> 00:11:21.926 Unue: tio estas ekstreme danĝera, 00:11:21.926 --> 00:11:23.948 homoj pereis pro tio. 00:11:23.948 --> 00:11:24.953 Due: 00:11:24.953 --> 00:11:26.206 ne provu tion!" 00:11:26.206 --> 00:11:27.520 (Ridado) 00:11:27.540 --> 00:11:29.540 Mi do aldonis tion al mia listeto da revoceloj. 00:11:30.440 --> 00:11:33.320 Mi trejnis min ĉiutage, 10 au 12 fojojn tage, 00:11:33.660 --> 00:11:35.160 dum kvar jaroj. 00:11:35.209 --> 00:11:36.709 Mi iom kalkulis - 00:11:36.709 --> 00:11:40.020 4 x 365 [x 12] 00:11:40.020 --> 00:11:42.660 Tio estis proksimume 13 mil malsukcesintaj provoj 00:11:42.660 --> 00:11:45.420 antaŭ ol mi unuafoje enigis glavon tra mia gorĝo en 2001. 00:11:46.002 --> 00:11:47.630 En tiu tempo mi transformis revocelon 00:11:47.630 --> 00:11:50.940 iĝi tutmonde gvidanta spertulo pri glavoglutado 00:11:50.970 --> 00:11:53.820 Mi do serĉis ĉiujn librojn, revuojn, gazetartikolojn 00:11:53.820 --> 00:11:57.670 kaj ĉiujn medicinajn raportojn, studis fiziologion kaj anatomion, 00:11:57.676 --> 00:11:59.719 mi parolis kun kuracistoj kaj flegistinoj, 00:11:59.719 --> 00:12:01.760 rete kunligis ĉiujn glavoglutistojn 00:12:01.760 --> 00:12:04.250 en la "Internacia Asocio de Glavoglutistoj", 00:12:04.250 --> 00:12:06.450 kaj ene de du jaroj kompilis medicinan raporton 00:12:06.450 --> 00:12:08.580 "Glavoglutado kaj ĝiaj kromefikoj", 00:12:08.580 --> 00:12:10.980 kiu estis publikigita en British Medical Journal. 00:12:10.980 --> 00:12:11.840 (Ridado) 00:12:11.840 --> 00:12:12.940 Dankon. 00:12:12.960 --> 00:12:17.748 (Aplaŭdo) 00:12:18.200 --> 00:12:21.570 Mi malkovris interesegajn aferojn pri glavoglutado. 00:12:21.571 --> 00:12:25.260 Iuj aferoj, kiujn vi verŝajne neniam pripensis ĝis hodiaŭ, sed pripensos, 00:12:25.260 --> 00:12:28.550 kiam vi hejme tranĉos vian bifstekon per via tranĉilo 00:12:28.550 --> 00:12:31.759 aŭ per glavo aŭ via "manĝilo", vi memoras ĉi tion. 00:12:34.257 --> 00:12:36.589 Mi eksciis, ke glavoglutado komenciĝis en Hindujo -- 00:12:36.589 --> 00:12:39.889 precize tie, kie dudekjara mi vidis ĝin unuafoje - 00:12:39.889 --> 00:12:42.290 antaŭ proksimume 4 mil jaroj, 2 mil antaŭ Kristo. 00:12:42.290 --> 00:12:45.580 Dum la lastaj 150 jaroj glavoglutantoj estis uzitaj 00:12:45.590 --> 00:12:47.400 en la kampo de medicina scienco 00:12:47.480 --> 00:12:51.160 ĉe la evoluigo de rigida endoskopo en 1868 00:12:51.160 --> 00:12:53.820 de d-ro Adolf Kussmaul, en Friburgo, Germanujo; 00:12:53.880 --> 00:12:56.639 en 1906 la elektrokardiogramo en Kimrio; 00:12:56.639 --> 00:13:00.240 por studi glutajn kaj digestajn malsanojn 00:13:00.240 --> 00:13:01.860 bronĥoskopojn, tiajn aferojn. 00:13:01.860 --> 00:13:03.840 Sed en la lastaj 150 jaroj 00:13:03.840 --> 00:13:07.860 ni scias pri centoj da vundiĝoj kaj dekoj da mortoj... 00:13:07.880 --> 00:13:14.560 Jen la rigida endoskopo evoluigita de d-ro Adolf Kussmaul. 00:13:14.740 --> 00:13:18.679 Ni malkovris, ke en la pasintaj 150 jaroj 29 homoj mortis, 00:13:18.679 --> 00:13:22.462 inter kiuj ĉi tiu londona glavoglutisto, traborinte sian koron per sia glavo. 00:13:23.142 --> 00:13:25.340 Ni eksciis, ke ĉiujare okazas 3 ĝis 8 00:13:25.340 --> 00:13:27.780 gravaj vundiĝoj pro glavoglutado. 00:13:27.780 --> 00:13:29.880 Mi scias tion, ĉar oni telefonas al mi. 00:13:29.880 --> 00:13:31.150 Mi aŭdis du tiajn alvokojn, 00:13:31.150 --> 00:13:34.320 unu el Svedujo kaj unu el Orlando, en la pasintaj semajnoj. 00:13:34.320 --> 00:13:37.019 vundiĝintaj glavglutantoj, kuŝantaj en malsanulejo pro vundiĝoj. 00:13:37.019 --> 00:13:38.769 Tio do estas ekstreme danĝera. 00:13:38.769 --> 00:13:41.629 Mi ankaŭ eksciis, ke glavoglutado 00:13:41.629 --> 00:13:44.320 necesigas 2 ĝis 10 jarojn por regi, kiel gluti glavon 00:13:44.320 --> 00:13:45.610 por multaj homoj. 00:13:45.610 --> 00:13:48.020 Sed la plej interesa malkovro estis, 00:13:48.020 --> 00:13:51.360 kiel glavoglutistoj faras la neeblon. 00:13:51.460 --> 00:13:53.460 Mi malkaŝos sekreton al vi: 00:13:53.520 --> 00:13:57.580 ne koncentru vin al tiuj 99,9% kiuj estas neeblaj. 00:13:57.580 --> 00:14:02.030 Konsideru tiujn 0,1%, kiuj eblas kaj eltrovu, kiel vi faru tion. 00:14:02.817 --> 00:14:06.140 Lasu min gvidi vin vojaĝante tra la spirito de glavoglutisto. 00:14:06.140 --> 00:14:09.479 Gluti glavon postulas meditadon de spirito super materio, 00:14:09.479 --> 00:14:12.270 akregan koncentriĝon kaj ekstreman precizecon 00:14:12.270 --> 00:14:15.670 por izoli internajn organojn kaj regi aŭtomatajn refleksojn 00:14:15.710 --> 00:14:20.370 per plifortigita cerba sinoptiko, per ripetita muskola memoro NOTE Paragraph 00:14:20.450 --> 00:14:23.720 per planita trejnado pli ol dekmilfoja. 00:14:24.020 --> 00:14:28.090 Mi kondukos vin dum vojaĝo tra la korpo de glavoglutisto. 00:14:28.310 --> 00:14:30.130 Por gluti glavon 00:14:30.130 --> 00:14:32.250 mi glitigu la klingon sur mia lango, 00:14:32.250 --> 00:14:34.780 subpremu la vomreflekson en la cervika ezofago, 00:14:34.780 --> 00:14:37.740 stiru 90-gradan kurbiĝon preter la epigloton, 00:14:38.240 --> 00:14:41.040 trairu la krikofaringan superan ezofagan sfinkteron, 00:14:41.060 --> 00:14:42.600 subpremu la peristaltan reflekson 00:14:42.600 --> 00:14:44.380 kaj glitigu la klingon tra la toraka kavo 00:14:44.380 --> 00:14:45.960 inter la pulmoj. 00:14:46.080 --> 00:14:48.349 En tiu loko, 00:14:48.399 --> 00:14:50.389 mi fakte flankenŝovu mian koron. 00:14:50.389 --> 00:14:51.720 Se vi tre bone rigardas, 00:14:51.720 --> 00:14:53.580 vi vidas la koron bati kun mia glavo, 00:14:53.580 --> 00:14:55.339 ĉar ĝi premas sur la koro 00:14:55.339 --> 00:14:58.299 kun nur 3 milimetrojn dika ezofaga histo inter ili. 00:14:58.299 --> 00:15:00.140 Ion tian oni ne povas ŝajnigi. NOTE Paragraph 00:15:00.320 --> 00:15:02.480 Sekve mi glitigu ĝin laŭlonge de la brustosto, 00:15:02.480 --> 00:15:05.250 preter la malsupra ezofaga sfinktero malsupren en la stomakon, 00:15:05.250 --> 00:15:08.680 subpreante la stomakan vomreflekson dum la malsupreniro ĝis miaj intestoj. 00:15:08.680 --> 00:15:09.750 Simple. 00:15:09.750 --> 00:15:10.930 (Ridado) 00:15:10.930 --> 00:15:12.880 Se mi tiel daŭrigus, NOTE Paragraph 00:15:12.880 --> 00:15:17.720 Mi finus ĉe miaj ovoduktoj. 00:15:17.720 --> 00:15:20.980 Uloj, demandu viajn edzinojn poste... 00:15:22.160 --> 00:15:23.900 Homoj tiam diras al mi: 00:15:23.900 --> 00:15:26.740 "Ja necesas multe da kuraĝo por riski vian vivon, 00:15:26.740 --> 00:15:28.800 forpremante vian koron per glavo..." 00:15:28.800 --> 00:15:30.500 Ne. Tio, kio vere necesigas kuraĝon, 00:15:30.500 --> 00:15:33.020 estas, kiel timema, hontema, malgrasuleto, 00:15:33.080 --> 00:15:35.620 riski malsukceson kaj malakcepton, 00:15:35.620 --> 00:15:37.040 esti sincera 00:15:37.040 --> 00:15:38.240 kaj engluti sian fieron 00:15:38.240 --> 00:15:41.060 kaj stari ĉi tie antaŭ aro da fremduloj 00:15:41.060 --> 00:15:43.670 kaj rakonti sian historion pri siaj timegoj kaj revoj, 00:15:43.680 --> 00:15:47.580 kaj riski vundi siajn intestojn, laŭvorte kaj figure, 00:15:48.280 --> 00:15:49.450 Ĉu ne? -- Dankegon. 00:15:49.450 --> 00:15:53.720 (Aplaŭdo) 00:15:53.850 --> 00:15:56.250 La vera rimarkindaĵo estas, 00:15:56.250 --> 00:15:58.650 ke mi ĉiam volis fari ion specialan en mia vivo 00:15:58.650 --> 00:15:59.780 kaj nun mi faras ĝin. 00:15:59.780 --> 00:16:02.880 sed la vere eksterordinara afero ne estas, ke mi kapablas 00:16:02.880 --> 00:16:05.170 samtempe engluti 21 glavojn, 00:16:07.640 --> 00:16:10.500 aŭ restadi 6 metrojn sub akvo en kuvo kun 88 ŝarkoj kaj rajoj 00:16:10.500 --> 00:16:12.307 por "Kredu aŭ ne" de Ripley 00:16:13.840 --> 00:16:17.600 aŭ varmiĝi ĝis 800 gradoj por "Superhumans" de Stan Lee 00:16:17.610 --> 00:16:19.470 kiel "ŝtala viro" 00:16:19.520 --> 00:16:21.574 - kaj tiu aĵo estis vere varmega! 00:16:22.460 --> 00:16:24.920 Aŭ tiri aŭton per glavo por Ripley, 00:16:24.930 --> 00:16:26.290 aŭ por Guinness, 00:16:26.290 --> 00:16:28.760 aŭ alveni en la finalo de "America's Got Talent" 00:16:28.820 --> 00:16:31.540 aŭ gajni la Ig-Nobelpremion en 2007 pri medicino. 00:16:31.550 --> 00:16:33.900 Ne. Tio ne estas la vere rimarkinda afero. 00:16:33.900 --> 00:16:36.350 Tion ja opinias homoj, sed tio ĝi ne estas. 00:16:36.350 --> 00:16:37.800 La vere rimarkinda afero estas, NOTE Paragraph 00:16:37.800 --> 00:16:40.660 ke Dio povis igi tiun timeman, honteman malgrasuleton, 00:16:40.660 --> 00:16:42.200 kiu timis altecon, 00:16:42.200 --> 00:16:43.890 kiu timis akvon kaj ŝarkojn 00:16:43.890 --> 00:16:46.370 kaj kuracistojn kaj flegistinojn kaj nadlojn kaj akrajn objektojn 00:16:46.370 --> 00:16:47.640 kaj paroladon antaŭ homoj 00:16:47.640 --> 00:16:49.800 kaj nun Li igas min flugi ĉirkaŭ la mondo NOTE Paragraph 00:16:49.800 --> 00:16:51.320 10 kilometrojn alte 00:16:51.320 --> 00:16:53.900 engluti akrajn objektojn sub akvo en kuvoj kun ŝarkoj, NOTE Paragraph 00:16:53.900 --> 00:16:57.430 kaj paroli antaŭ kuracistoj kaj flegistinoj. 00:16:57.430 --> 00:16:59.580 Tion mi trovas vere rimarkinda. 00:16:59.580 --> 00:17:01.450 Mi jam ĉiam volis fari la neeblon - 00:17:01.450 --> 00:17:02.380 Dankon. 00:17:02.380 --> 00:17:03.760 (Aplaŭdo) 00:17:03.760 --> 00:17:05.220 Dankon. 00:17:05.660 --> 00:17:09.040 (Aplaŭdo) 00:17:09.700 --> 00:17:12.569 Mi ĉiam volis fari la neeblon kaj nun mi faras ĝin. 00:17:12.569 --> 00:17:15.858 Mi volis fari ion specialan kaj ŝanĝi la mondon 00:17:15.858 --> 00:17:16.899 kaj nun mi faras ĝin. 00:17:16.899 --> 00:17:19.819 Mi ĉiam volis vojaĝi tra la mondo kaj fari superhomajn aferojn 00:17:19.819 --> 00:17:21.379 kaj savi vivojn: nun mi faras tion. 00:17:21.379 --> 00:17:22.720 Kaj ĉu vi scias? 00:17:22.720 --> 00:17:25.569 Ankoraŭ restas ero de tiu infana revo 00:17:25.569 --> 00:17:27.291 profunde en mi. 00:17:30.320 --> 00:17:36.197 (Ridado) (Aplaŭdo) 00:17:37.000 --> 00:17:40.240 Mi ĉiam volis trovi mian celon kaj alvokiĝon 00:17:40.270 --> 00:17:41.530 kaj nun mi trovis ĝin. 00:17:41.540 --> 00:17:42.920 Sed, kion vi opinias? 00:17:42.920 --> 00:17:46.230 Ne estas per tiuj glavoj, ne per miaj fortaj ecoj. 00:17:46.230 --> 00:17:48.510 Fakte estas per miaj malfortoj, miaj vortoj. NOTE Paragraph 00:17:48.510 --> 00:17:51.090 Mia celo kaj alvokiĝo estas ŝanĝi la mondon, 00:17:51.090 --> 00:17:52.390 superante la timon, 00:17:52.390 --> 00:17:54.910 glavon post glavo, vorton post vorto. 00:17:55.070 --> 00:17:57.450 tranĉilon post tranĉilo, vivon post vivo 00:17:57.540 --> 00:17:59.700 por inciti homojn iĝi heroegoj 00:17:59.700 --> 00:18:01.860 kaj plenumi la neeblon en iliaj vivoj. 00:18:02.060 --> 00:18:04.680 Mia alvokiĝo estas helpi aliulojn trovi sian celon. 00:18:04.680 --> 00:18:05.680 Kio estas via celo? 00:18:05.680 --> 00:18:06.960 Kio estas via alvokiĝo? 00:18:06.960 --> 00:18:08.960 Kial vi estas ĉi tie? 00:18:09.260 --> 00:18:11.590 Mi kredas, ke ni ĉiuj estas alvokataj al heroeco. 00:18:12.160 --> 00:18:14.260 Kio estas via fortego? 00:18:14.560 --> 00:18:17.990 En monda loĝantaro de pli ol 7 miliardoj da homoj 00:18:17.990 --> 00:18:20.250 estas kelkdek glavoglutistoj 00:18:20.250 --> 00:18:21.661 en la mondo hodiaŭ. 00:18:21.661 --> 00:18:22.940 sed estas nur unu vi. 00:18:22.940 --> 00:18:24.070 Vi estas unika. 00:18:24.070 --> 00:18:25.540 Kio estas via historio? 00:18:25.540 --> 00:18:27.760 Kio igas vin malsama? 00:18:27.760 --> 00:18:29.180 Rakontu vian historion, 00:18:29.180 --> 00:18:31.721 eĉ se via voĉo malfortas kaj tremas. 00:18:31.900 --> 00:18:33.340 Kiuj estas viaj revoceloj? 00:18:33.340 --> 00:18:35.850 Se vi kapablus fari ĉion ajn, esti iu ajn, iri ien ajn - 00:18:35.850 --> 00:18:37.430 Kion vi farus? Kien vi irus? 00:18:37.430 --> 00:18:38.480 Kion vi farus? 00:18:38.480 --> 00:18:40.340 Kion vi volas fari per via vivo? 00:18:40.340 --> 00:18:41.760 Kiuj estas viaj grandaj revoj? 00:18:41.760 --> 00:18:44.450 Kion vi revis kiel infano? Ĉu vi ankoraŭ scias tion? 00:18:44.450 --> 00:18:46.240 Verŝajne ne ĉi tio, aŭ tamen? 00:18:46.483 --> 00:18:47.880 Kiuj estis viaj plej fantaziaj revoj, 00:18:47.880 --> 00:18:50.450 kiujn vi trovis tiel strangaj kaj malklaraj? 00:18:50.450 --> 00:18:54.040 Miaopinie tiuj revoj nun ne plu aspektas tiel strangaj. 00:18:55.370 --> 00:18:57.050 Kio estas via glavo? 00:18:57.050 --> 00:18:58.650 Ĉiu el vi havas glavon, 00:18:58.650 --> 00:19:00.600 dutranĉan glavon de timoj kaj revoj. 00:19:00.600 --> 00:19:03.520 Glutu vian glavon, kio ajn ĝi estas. 00:19:03.890 --> 00:19:05.870 Sekvu viajn revojn, gesinjoroj, 00:19:05.870 --> 00:19:08.900 neniam tro malfruas por iĝi tio, kion vi volas. 00:19:09.720 --> 00:19:12.920 Al tiuj turmentuloj kun iliaj trafpilkoj, tiuj knaboj, kiuj opiniis, 00:19:12.920 --> 00:19:14.916 ke mi neniam faros la neeblon, 00:19:15.060 --> 00:19:17.645 mi volas diri nur unu vorton: 00:19:17.645 --> 00:19:18.841 Dankegon. 00:19:18.940 --> 00:19:22.220 Ĉar sen fiuloj ne estas heroegoj. 00:19:23.020 --> 00:19:27.237 Mi estas ĉi tie por pruvi, ke la neeblo ne estas neebla. 00:19:28.300 --> 00:19:32.310 Tio estas ekstreme danĝera. Mi povus mortigi min. 00:19:32.340 --> 00:19:33.720 Mi esperas, ke vi ĝuos ĝin. 00:19:33.720 --> 00:19:35.260 (Ridado) 00:19:36.350 --> 00:19:38.700 Mi bezonas vian helpon ĉe tio. 00:19:46.731 --> 00:19:48.405 Publiko: Du, tri. 00:19:48.405 --> 00:19:52.100 Dan Meyer: Ne, ne, ne. Vi ĉiuj helpu kalkuli. Ĉiuj, ĉu bone? 00:19:52.100 --> 00:19:53.210 (Ridado) 00:19:53.210 --> 00:19:55.840 Ĉu vi scias la vortojn? Ĉu bone? Kalkulu kun mi, ĉu vi pretas? 00:19:55.870 --> 00:19:56.964 Unu. NOTE Paragraph 00:19:56.964 --> 00:19:58.150 Du. 00:19:58.170 --> 00:19:58.980 Tri. 00:19:58.980 --> 00:20:00.920 Ne, tio estas du, sed vi ja komprenas la ideon. 00:20:06.760 --> 00:20:07.780 Publiko: Unu. 00:20:07.840 --> 00:20:08.750 Du. 00:20:08.800 --> 00:20:10.010 Tri. 00:20:11.260 --> 00:20:13.280 (Timkriado) 00:20:14.360 --> 00:20:15.940 (Aplaŭdo) 00:20:16.251 --> 00:20:17.450 DM: Jes! 00:20:17.450 --> 00:20:23.100 (Aplaŭdo) (Salutoj) 00:20:23.100 --> 00:20:24.820 Dankegon. 00:20:25.450 --> 00:20:28.800 Dankegon, dankegon. Elkoran dankon. 00:20:28.800 --> 00:20:31.290 Ankaŭ nome de mia stomako. 00:20:31.880 --> 00:20:35.020 Mi jam diris, ke mi venis fari la neeblon kaj nun mi plenumis ĝin. 00:20:35.030 --> 00:20:37.730 Sed ne tio estis la neeblo, tion mi faras ĉiutage. 00:20:37.800 --> 00:20:42.800 La neeblo estis, ke tiu timema, hontema malgrasuleto 00:20:42.840 --> 00:20:44.600 superis sian timon por stari ĉi tie sur tiu ĉi TEDx-podio 00:20:44.600 --> 00:20:47.100 kaj ŝanĝi la mondon, per vorto post vorto, 00:20:47.100 --> 00:20:49.080 per glavo post glavo, per vivo post vivo. 00:20:49.080 --> 00:20:52.060 Se mi igis vin pensi alie; se mi sukcesis kredigi vin, 00:20:52.060 --> 00:20:54.460 ke la neeblo ne estas neebla; 00:20:54.460 --> 00:20:57.960 se mi komprenigis al vi, ke vi kapablas fari la neeblon en via vivo, 00:20:58.120 --> 00:21:01.020 mia tasko estas plenumita, kaj jen komenciĝas la via. 00:21:01.020 --> 00:21:04.100 Neniam ĉesu revi. Neniam ĉesu kredi. 00:21:04.820 --> 00:21:06.350 Dankon pro via kredo je mi 00:21:06.350 --> 00:21:08.250 kaj via partopreno en mia revo. 00:21:08.250 --> 00:21:09.550 Jen mia donaco: 00:21:09.550 --> 00:21:11.486 La neeblo ne estas... 00:21:11.486 --> 00:21:12.920 Publiko: ... Neebla. 00:21:12.920 --> 00:21:14.920 Longa vojaĝo... donacero. 00:21:15.100 --> 00:21:19.560 (Aplaŭdo) 00:21:19.560 --> 00:21:21.020 Dankon. 00:21:21.060 --> 00:21:25.360 (Aplaŭdo) 00:21:25.580 --> 00:21:27.560 (Salutado) 00:21:27.780 --> 00:21:30.240 Gastigantino: Dankon, Dan Meyer, dankon!