1 00:00:00,246 --> 00:00:03,512 Kio estas la higza kampo kaj higza bosono? 2 00:00:03,785 --> 00:00:07,333 Ekde 1964 ni havas ideon 3 00:00:07,579 --> 00:00:11,030 proponitan de Englert, Brout kaj Higgs 4 00:00:11,586 --> 00:00:15,287 ke malplena spaco estas kiel medio 5 00:00:16,117 --> 00:00:19,575 kaj dum partikloj vojaĝas tra tiu medio, 6 00:00:19,775 --> 00:00:21,752 iuj interagas kun ĝi, 7 00:00:21,798 --> 00:00:23,906 aliaj ne interagas kun ĝi. 8 00:00:24,119 --> 00:00:26,890 Kiuj interagas kun la medio, 9 00:00:26,982 --> 00:00:28,667 tiuj akiras mason, 10 00:00:28,744 --> 00:00:31,450 kaj, kiuj ne interagas kun la medio, 11 00:00:31,511 --> 00:00:33,557 tiuj estas partikloj senmasaj. 12 00:00:34,065 --> 00:00:36,421 Mi montru per analogio: 13 00:00:36,421 --> 00:00:39,985 imagu senliman kampon da neĝo 14 00:00:40,139 --> 00:00:42,774 etenditan tra la tuta spaco, 15 00:00:43,113 --> 00:00:46,824 platan, sentrajtan, ĉiudirektan, 16 00:00:47,474 --> 00:00:49,565 eble meze de Siberio. 17 00:00:50,215 --> 00:00:52,264 Nun imagu, ke vi provas transiri 18 00:00:52,279 --> 00:00:53,720 tiun neĝan kampon. 19 00:00:54,028 --> 00:00:56,295 Do, eble vi skias, 20 00:00:56,356 --> 00:00:58,503 kaj vi tuŝflugas sur la supraĵo. 21 00:00:58,503 --> 00:00:59,941 Nu, tio estas kiel partiklo, 22 00:00:59,941 --> 00:01:02,287 kiu ne interagas kun la higza kampo, 23 00:01:02,287 --> 00:01:05,869 ĝi ne sinkas en la neĝon, ĝi rapidegas. 24 00:01:06,053 --> 00:01:09,985 Tio estas kiel partiklo senmasa, moviĝanta kun la rapido de lumo. 25 00:01:10,873 --> 00:01:13,236 Sed eble vi surportas neĝoŝuojn. 26 00:01:13,236 --> 00:01:16,841 Tiukaze vi iom sinkas en la higzan neĝan kampon, 27 00:01:17,444 --> 00:01:20,678 vi malpli rapidas ol la skianto, 28 00:01:20,770 --> 00:01:23,010 malpli ol la lumrapido. 29 00:01:23,071 --> 00:01:25,533 Nu, tio estas kiel partiklo kun maso, ĉar vi 30 00:01:25,533 --> 00:01:29,087 konektiĝas, interagas kun la neĝa higza kampo. 31 00:01:29,621 --> 00:01:33,114 Kaj fine, se vi surportas botojn, 32 00:01:33,160 --> 00:01:35,769 tiam vi enprofundiĝas en la neĝon, 33 00:01:35,769 --> 00:01:37,592 kaj vi tre malrapidas, 34 00:01:37,638 --> 00:01:40,170 kaj tio estas kiel partiklo masega. 35 00:01:40,508 --> 00:01:44,586 Do, konsideru la higzan kampon kiel 36 00:01:44,586 --> 00:01:47,466 tiun universan neĝejon. 37 00:01:48,149 --> 00:01:51,727 Nu, pri kio temas la higza bosono mem? 38 00:01:52,262 --> 00:01:55,188 Ĉiu scias, el kio neĝo kreiĝas, ĉu ne? 39 00:01:55,188 --> 00:01:57,249 El neĝeroj. 40 00:01:57,441 --> 00:02:01,923 Sammaniere, la universa higza kampo 41 00:02:01,923 --> 00:02:04,913 konsistas el etaj kvantumoj, 42 00:02:04,913 --> 00:02:09,654 kaj tiuj kvantumoj estas kiel la neĝeroj, kaj ni nomas ilin higzaj bosonoj. 43 00:02:13,076 --> 00:02:16,890 La funkcio de higza bosono estas doni mason 44 00:02:16,890 --> 00:02:19,251 al ĉiuj aliaj partikloj. 45 00:02:21,835 --> 00:02:25,414 Se vi pripensas la bazajn ekvaciojn 46 00:02:25,414 --> 00:02:29,629 de la Norma Modelo, kiel estas skribite sur mia T-ĉemizo, 47 00:02:30,311 --> 00:02:33,013 rimarkindas, ke ili tre simetrias, kas sekve 48 00:02:33,202 --> 00:02:35,681 ĉiuj partikloj ŝajnas samaj. 49 00:02:36,206 --> 00:02:38,955 Almenaŭ en la supraj du linioj estas nenio 50 00:02:39,032 --> 00:02:42,887 por distingi la partiklojn, kiuj posedas, ekzemple, malsamajn masojn. 51 00:02:43,891 --> 00:02:46,459 Sed tiun simetrion endas rompi. 52 00:02:46,998 --> 00:02:49,192 Elektronoj malpli pezas ol muonoj, 53 00:02:49,323 --> 00:02:51,318 la ver-kvarko multe multe pli pezas 54 00:02:51,349 --> 00:02:53,657 ol la kvarkoj, el kiuj konsistas ĉiutagaj nukleoj. 55 00:02:54,026 --> 00:02:57,678 Do, la du supraj linioj, la simetriaj linioj, 56 00:02:57,770 --> 00:02:59,350 ne povas esti la tuto, 57 00:02:59,442 --> 00:03:02,478 devas ekzisti io por distingi 58 00:03:02,540 --> 00:03:05,220 inter la malsamaj partiklaj specoj. 59 00:03:05,824 --> 00:03:07,847 Kaj jen la funkcio de la higza bosono, 60 00:03:07,924 --> 00:03:11,076 jen la funkcio de la du malsupraj linioj. 61 00:03:11,153 --> 00:03:15,456 Depende de kiel la diversspecaj kvarkoj 62 00:03:15,564 --> 00:03:17,763 aŭ la elektrono kaj muono, 63 00:03:17,810 --> 00:03:22,839 depende de kiel ili interagas kun la higza kampo, la higzaj bosonoj, 64 00:03:22,839 --> 00:03:25,049 ni kredas ke ili akiras malsamajn masojn. 65 00:03:25,142 --> 00:03:27,967 La simetrio inter tiuj partikloj rompiĝis.