0:00:00.246,0:00:03.512 Kio estas la higza kampo kaj higza bosono? 0:00:03.785,0:00:07.333 Ekde 1964 ni havas ideon 0:00:07.579,0:00:11.030 proponitan de Englert, Brout kaj Higgs 0:00:11.586,0:00:15.287 ke malplena spaco estas kiel medio 0:00:16.117,0:00:19.575 kaj dum partikloj vojaĝas tra tiu medio, 0:00:19.775,0:00:21.752 iuj interagas kun ĝi, 0:00:21.798,0:00:23.906 aliaj ne interagas kun ĝi. 0:00:24.119,0:00:26.890 Kiuj interagas kun la medio, 0:00:26.982,0:00:28.667 tiuj akiras mason, 0:00:28.744,0:00:31.450 kaj, kiuj ne interagas kun la medio, 0:00:31.511,0:00:33.557 tiuj estas partikloj senmasaj. 0:00:34.065,0:00:36.421 Mi montru per analogio: 0:00:36.421,0:00:39.985 imagu senliman kampon da neĝo 0:00:40.139,0:00:42.774 etenditan tra la tuta spaco, 0:00:43.113,0:00:46.824 platan, sentrajtan, ĉiudirektan, 0:00:47.474,0:00:49.565 eble meze de Siberio. 0:00:50.215,0:00:52.264 Nun imagu, ke vi provas transiri 0:00:52.279,0:00:53.720 tiun neĝan kampon. 0:00:54.028,0:00:56.295 Do, eble vi skias, 0:00:56.356,0:00:58.503 kaj vi tuŝflugas sur la supraĵo. 0:00:58.503,0:00:59.941 Nu, tio estas kiel partiklo, 0:00:59.941,0:01:02.287 kiu ne interagas kun la higza kampo, 0:01:02.287,0:01:05.869 ĝi ne sinkas en la neĝon, ĝi rapidegas. 0:01:06.053,0:01:09.985 Tio estas kiel partiklo senmasa, moviĝanta kun la rapido de lumo. 0:01:10.873,0:01:13.236 Sed eble vi surportas neĝoŝuojn. 0:01:13.236,0:01:16.841 Tiukaze vi iom sinkas en la higzan neĝan kampon, 0:01:17.444,0:01:20.678 vi malpli rapidas ol la skianto, 0:01:20.770,0:01:23.010 malpli ol la lumrapido. 0:01:23.071,0:01:25.533 Nu, tio estas kiel partiklo kun maso, ĉar vi 0:01:25.533,0:01:29.087 konektiĝas, interagas kun la neĝa higza kampo. 0:01:29.621,0:01:33.114 Kaj fine, se vi surportas botojn, 0:01:33.160,0:01:35.769 tiam vi enprofundiĝas en la neĝon, 0:01:35.769,0:01:37.592 kaj vi tre malrapidas, 0:01:37.638,0:01:40.170 kaj tio estas kiel partiklo masega. 0:01:40.508,0:01:44.586 Do, konsideru la higzan kampon kiel 0:01:44.586,0:01:47.466 tiun universan neĝejon. 0:01:48.149,0:01:51.727 Nu, pri kio temas la higza bosono mem? 0:01:52.262,0:01:55.188 Ĉiu scias, el kio neĝo kreiĝas, ĉu ne? 0:01:55.188,0:01:57.249 El neĝeroj. 0:01:57.441,0:02:01.923 Sammaniere, la universa higza kampo 0:02:01.923,0:02:04.913 konsistas el etaj kvantumoj, 0:02:04.913,0:02:09.654 kaj tiuj kvantumoj estas kiel la neĝeroj, kaj ni nomas ilin higzaj bosonoj. 0:02:13.076,0:02:16.890 La funkcio de higza bosono estas doni mason 0:02:16.890,0:02:19.251 al ĉiuj aliaj partikloj. 0:02:21.835,0:02:25.414 Se vi pripensas la bazajn ekvaciojn 0:02:25.414,0:02:29.629 de la Norma Modelo, kiel estas skribite sur mia T-ĉemizo, 0:02:30.311,0:02:33.013 rimarkindas, ke ili tre simetrias, kas sekve 0:02:33.202,0:02:35.681 ĉiuj partikloj ŝajnas samaj. 0:02:36.206,0:02:38.955 Almenaŭ en la supraj du linioj estas nenio 0:02:39.032,0:02:42.887 por distingi la partiklojn, kiuj posedas, ekzemple, malsamajn masojn. 0:02:43.891,0:02:46.459 Sed tiun simetrion endas rompi. 0:02:46.998,0:02:49.192 Elektronoj malpli pezas ol muonoj, 0:02:49.323,0:02:51.318 la ver-kvarko multe multe pli pezas 0:02:51.349,0:02:53.657 ol la kvarkoj, el kiuj konsistas ĉiutagaj nukleoj. 0:02:54.026,0:02:57.678 Do, la du supraj linioj, la simetriaj linioj, 0:02:57.770,0:02:59.350 ne povas esti la tuto, 0:02:59.442,0:03:02.478 devas ekzisti io por distingi 0:03:02.540,0:03:05.220 inter la malsamaj partiklaj specoj. 0:03:05.824,0:03:07.847 Kaj jen la funkcio de la higza bosono, 0:03:07.924,0:03:11.076 jen la funkcio de la du malsupraj linioj. 0:03:11.153,0:03:15.456 Depende de kiel la diversspecaj kvarkoj 0:03:15.564,0:03:17.763 aŭ la elektrono kaj muono, 0:03:17.810,0:03:22.839 depende de kiel ili interagas kun la higza kampo, la higzaj bosonoj, 0:03:22.839,0:03:25.049 ni kredas ke ili akiras malsamajn masojn. 0:03:25.142,0:03:27.967 La simetrio inter tiuj partikloj rompiĝis.