Kio estas la higza kampo kaj higza bosono?
Ekde 1964 ni havas ideon
proponitan de Englert, Brout kaj Higgs
ke malplena spaco estas kiel medio
kaj dum partikloj vojaĝas tra tiu medio,
iuj interagas kun ĝi,
aliaj ne interagas kun ĝi.
Kiuj interagas kun la medio,
tiuj akiras mason,
kaj, kiuj ne interagas kun la medio,
tiuj estas partikloj senmasaj.
Mi montru per analogio:
imagu senliman kampon da neĝo
etenditan tra la tuta spaco,
platan, sentrajtan, ĉiudirektan,
eble meze de Siberio.
Nun imagu, ke vi provas transiri
tiun neĝan kampon.
Do, eble vi skias,
kaj vi tuŝflugas sur la supraĵo.
Nu, tio estas kiel partiklo,
kiu ne interagas kun la higza kampo,
ĝi ne sinkas en la neĝon, ĝi rapidegas.
Tio estas kiel partiklo senmasa, moviĝanta kun la rapido de lumo.
Sed eble vi surportas neĝoŝuojn.
Tiukaze vi iom sinkas en la higzan neĝan kampon,
vi malpli rapidas ol la skianto,
malpli ol la lumrapido.
Nu, tio estas kiel partiklo kun maso, ĉar vi
konektiĝas, interagas kun la neĝa higza kampo.
Kaj fine, se vi surportas botojn,
tiam vi enprofundiĝas en la neĝon,
kaj vi tre malrapidas,
kaj tio estas kiel partiklo masega.
Do, konsideru la higzan kampon kiel
tiun universan neĝejon.
Nu, pri kio temas la higza bosono mem?
Ĉiu scias, el kio neĝo kreiĝas, ĉu ne?
El neĝeroj.
Sammaniere, la universa higza kampo
konsistas el etaj kvantumoj,
kaj tiuj kvantumoj estas kiel la neĝeroj, kaj ni nomas ilin higzaj bosonoj.
La funkcio de higza bosono estas doni mason
al ĉiuj aliaj partikloj.
Se vi pripensas la bazajn ekvaciojn
de la Norma Modelo, kiel estas skribite sur mia T-ĉemizo,
rimarkindas, ke ili tre simetrias, kas sekve
ĉiuj partikloj ŝajnas samaj.
Almenaŭ en la supraj du linioj estas nenio
por distingi la partiklojn, kiuj posedas, ekzemple, malsamajn masojn.
Sed tiun simetrion endas rompi.
Elektronoj malpli pezas ol muonoj,
la ver-kvarko multe multe pli pezas
ol la kvarkoj, el kiuj konsistas ĉiutagaj nukleoj.
Do, la du supraj linioj, la simetriaj linioj,
ne povas esti la tuto,
devas ekzisti io por distingi
inter la malsamaj partiklaj specoj.
Kaj jen la funkcio de la higza bosono,
jen la funkcio de la du malsupraj linioj.
Depende de kiel la diversspecaj kvarkoj
aŭ la elektrono kaj muono,
depende de kiel ili interagas kun la higza kampo, la higzaj bosonoj,
ni kredas ke ili akiras malsamajn masojn.
La simetrio inter tiuj partikloj rompiĝis.