Mi montros al vi hodiaŭ
radikale malsaman perspektivon
pri la temoj de genra agreso,
seksperforto, hejma agreso, enrilata misuzo,
seksa ĝenado, seksmisuzo de infanoj,
Tiu tuta temaro, kiu mallonge priskribiĝas kiel
"genra perforto",
ofte konsideriĝas kiel virinaj temoj, pri kiuj kelkaj bonaj viroj
helpas, sed mi havas problemon pri tia vidpunkto
kaj mi ne akceptas ĝin.
Mi ne vidas ilin kiel virinajn problemojn, pri kiuj iuj viroj povas helpi.
Fakte mi volas aserti ke ili estas viraj problemoj,
ĉefe kaj unue.
(aplaŭdoj)
Kompreneble ili ankaŭ estas virinaj problemoj,
mi agnoskas tion, sed nomi
genran agreson virina problemo estas parto de la problemo,
pro kelko da kialoj:
Unue ĉar tio donas al viroj pretekston por ne atenti.
Ĉu ne? Multaj viroj aŭdas la vortojn 'virina problemo'
kaj emas malatenti. Ni pensas
"Mi estas viro, kaj tio estas por la knabinoj kaj virinoj",
kaj multaj viroj eĉ ne atentas post la unua frazo
kiel rezulto.
Kvazaŭ ĉipo en nia cerbo estas aktivigita,
kaj igas la nervojn atenti pri alia temo,
kiam ni aŭdas la vortojn 'virina temo'.
Tio cetere ankaŭ veras pri la vorto 'genro'.
ĉar multaj aŭdas ĝin kaj pensas
ke ĝi signifas 'virinoj'.
Do ili pensas ke genraj temoj estas alia vorto por virinaj temoj.
Estas iom da konfuzo pri la vorto 'genro'.
Mi klarigu tion uzante analogion.
Do por nun ni parolu pri raso.
Kiam en Usono oni parolas pri raso,
multaj homoj pensas ke tio signifas afrikdevena,
sudamerika, azidevena, indiĝena, sudazia,
pacifikinsula kaj tiel plu.
Multaj homoj aŭdante la vorton 'seksa prefero' pensas
ke tio signifas geja, lesba aŭ ambaŭseksema,
kaj multaj homoj aŭdante la vorton 'genro' pensas
ke ĝi signifas 'virinoj'. En ĉiu okazo
la superreganta grupo ne estas atentita, ĉu?
Kvazaŭ blankuloj ne havas rasan identecon aŭ
ne apartenas al rasa kategorio aŭ grupo.
Kvazaŭ aliseksemuloj ne havas seksorientiĝon
kaj viroj ne havas sekson.
Tio estas unu el la manieroj, en kiuj superregantaj sistemoj vivtenas
kaj reproduktas sin:
la superreganta grupo malfacile eĉ pensas pri sia avantaĝo,
ĉar tio estas unu el la gravaj ecoj
de povo kaj avantaĝo: la ebleco eviti demandojn aŭ prijuĝadon
iĝi plejparte nevideblaj
en la parolado
pri problemoj kiuj ĉefe temas pri ni.
Kaj estas mirinde kiel tio funkcias
pri hejma kaj seksa perforto,
kiel viroj plejparte estis forigitaj
de multa diskuto pri temo
kiu temas ĉefe pri viroj.
Kaj mi montros kion mi celas
uzante malnovan teknologion.
Mi estas tradiciemulo pri kelkaj bazaj aferoj.
Mi laboras per - mi faras filmojn - kaj mi laboras per progresinta teknologio
sed mi daŭre tradiciemas kiel instruisto,
kaj mi volas montri al vi tiun ĉi ekzercon
kiu montras je la nivelo de fraz-strukturo
kiel nia pensmaniero,
laŭlitere kiel ni uzas la lingvon,
konspiras por ke ni ne atentu pri viroj.
Tiu estas pri hejma perforto,
sed vi povas aldoni aliajn ezemplojn.
Ĝi venas el la laboro de la feminisma lingvisto Julia Penelope.
Ĝi komenciĝas per vere baza frazo:
"John batas Mary-n"
Ĝi estas korekta frazo.
John estas la subjekto. "Batas" estas la verbo.
"Mary" estas la objekto. Bona frazo.
Nun ni iros al la dua frazo,
kiu diras la samon je pasiva formo.
"Mary estis batita far John"
Kaj ja multo okazis en unu frazo.
Ni iris el "John batas Mary-n"
al "Mary estis batita far John"
Ni movis nian fokuson al John al Mary,
kaj vi vidas ke John tre proksimas al la fino de la frazo,
nu, preskaŭ falante el nia psika mapo.
En la tria frazo, John falas,
kaj ni havas "Mary estis batita",
kaj nun ĉio temas pri Mary.
Ni eĉ ne plu pensas pri John. Estas ĉio plene fokusita sur Mary.
La vorto kiun ni uzis
estis iam sinonimo de "mistraktita",
tiel ni havas "Mary estis mistraktita"
kaj la fina frazo,
elfluanta el la aliaj, estas
"Mary estas mistraktita virino."
Do nun la vera identeco de Mary -- Mary estas mistraktita virino --
estas la rezulto de kio John faris al ŝi unue.
Sed ni montris ke John lasis la parolon jam ekde longe.
Nun, tiuj el ni kiuj laboras pri hejma kaj seksa perforto
scias ke kulpigo de viktimoj estas penetranta en tiun ĉi medion,
nome, kulpigi la homojn al kiuj oni faris ion
anstataŭ ol tiujn kiuj faris tion.
Kaj ni diras tiaĵojn, kial tiuj ĉi virinoj frekventas tiajn virojn?
Kial al ili plaĉas tiaj viroj?
Kial ili revenas al tiuj? Kion ŝi vestis ĉe tiu festo?
Kia stulta konduto. Kial ŝi drinkis
kun tiu grupo de knaboj en tiu hotelĉambro?
Tio estas kulpigo de viktimoj, kaj estas pluraj kialoj,
sed unu estas ke nia tuta kona strukturo
estas programita por kulpigi viktimojn. Tio estas nekonscia.
Nia kona strukturo estas programita por sindemandi
pri virinoj kaj iliaj elektoj kaj faroj,
pensoj kaj vestaĵoj.
Kaj mi ne silentigos homojn kiuj faras demandojn
pri virinoj, ĉu klare? Oni rajtas demandi pri tio.
Sed ni estu klaraj: Demandi pri Mary
gvidos nin nenien, parolante pri preventi perforton.
Ni devas demandi aliajn demandojn.
Vi komprenas kien mi iras, ĉu ne?
La demandoj ne estas pri Mary. Estas pri John.
Ili inkluzivas ion kiel kial John batas Mary-n?
Kial hejma perforto estas daŭre granda problemo
en Usono kaj alie en la mondo?
Kio okazas? Kial tiom multaj viroj mistraktas
fizike, emocie, parole, kaj alimaniere,
virinojn kaj knabinojn, kaj tamas pri la viroj kaj knaboj
kiujn ili asertas ami? Kio okazas pri viroj?
Kial tiom da plenkreskaj viroj seksperfortas knabinojn kaj knabojn?
Kial estas tiom kutima problemo en nia socio
kaj ĉie en la mondo nun?
Kial ni aŭdas daŭre
pri novaj skandaloj eksplodantaj en gravaj instancoj
kiel la Katolika Eklezio aŭ la Penn State futbala programo
aŭ la usonaj Skoltoj , ktp?
Kaj tiam en la lokaj komunumoj en la tuta lando,
ĉie en la mondo, ĉu ne? Ni daŭre aŭdas pri tio.
Seksperforto de infanoj.
Kio okazas pri la viroj? Kial tiom multaj perfortas virinojn
en nia socio ĉie en la mondo?
Kial tiom multaj agresas aliajn virojn?
Kio okazas pri la viroj?
Kaj tiam kio estas la rolo de la pluraj instancoj
en nia socio, kiuj helpas krei agresemajn virojn
je epidemiaj niveloj?
Ĉar tio ne temas pri individuaj plenumantoj.
Tio estas naiva maniero kompreni tion, kio estas pli profunda
kaj sistema socia problemo.
Vi scias, la plenumantoj ne estas tiuj
monstroj kiuj rampas ekster la marĉon
kaj alvenas en la urbon kaj plenumas sian fian agon
kaj poste revenas en la mallumon.
Tio estas naiva, ĉu ne?
La plenumantoj estas multe pli normalaj ol tio,
kaj ĉiutagaj ol tio.
Do la demando estas, kion ni faras ĉi-tie
en nia socio kaj en la mondo?
Kian rolon havas la pluraj instancoj
helpante krei agesemajn virojn?
Kio estas la rolo de la sistemoj de religia kredo,
la sport-kulturo, la pornaĵ-kulturo,
la familia strukturo, ekonomio, kaj kiel tiuj interplektiĝas,
kaj raso kaj etno, kaj kiel ili interplektiĝas?
Kiel ĉio tio funkcias?
Kaj post kiam ni ekfaras tiajn konektojn kaj
ekdemandas tiujn gravajn grandajn demandojn,
ni povas paroli pri kiel ni povas ŝanĝi ion,
nome, kiel ni povas fari ion malsame?
Kiel ni povas ŝanĝi la rutinojn?
Kiel ni povas ŝanĝi la socialigon de knaboj
kaj la difinojn de vireco, kiuj gvidas al la nunaj rezultoj?
Jen la tipo de demandoj demandendaj
kaj la tipo de laboro farenda,
sed se ni senfine fokusiĝas sur kion virinoj faras
kaj pensas, en rilatoj aŭ alie,
ni ne trafos tion.
Nun mi komprenas ke multaj virinoj
kiuj provis paroli pri tiuj ĉi temoj
nun kaj antaŭe, kaj dum jaroj kaj jaroj,
ofte estas silentigitaj pro iliaj streboj.
Ili ricevas aĉajn nomojn kiel "virturmentulinoj"
kaj "vir-malamantoj",
kaj la naŭzan kaj ofendan "feminazistnoj". Ĉu ne?
Kaj ĉu vi scias kio estas tio?
Tio nomiĝas "mortigu la heroldon".
Estas ĉar virinoj kiuj ekstaras
kaj elparolas por si mem kaj por aliaj virinoj
kaj same por viroj kaj knaboj, oni diras ke ili
sidu kaj silentu, lasu la nunan sistemon,
ĉar ni ne ŝatas kiam homoj rompas la ordon.
Ni ne ŝatas kiam homoj defias nian povon.
Vi prefere sidu kaj silentu, precipe.
Bonŝance virinoj ne faris tion.
Bonŝance ni vivas en mondo
kie estas tiom da virina gvidado kiu povas kontraŭstari tion.
Sed unu el la povaj roloj, kiujn viroj povas ludi en tiu ĉi laboro,
estas ke ni rajtas diri aĵojn,
kiujn foje virinoj ne rajtas diri,
aŭ, pli bone, ni povas aŭdigi nin dirante ion,
kion ofte virinoj diras sen esti aŭdataj.
Mi agnoskas ke tio problemas. Estas seksismo.
Sed ĝi estas la vero. Do, io kion mi diras al viroj,
miaj kolegoj kaj mi ĉiam tion diras,
estas ke bezonatas pli da viroj kuraĝaj kaj fortaj
por ekstari kaj diri iom da tiaĵoj,
kaj stari flanke de virinoj, ne kontraŭ ili
ŝajnigi ke tio iel estas
batalo inter la seksoj aŭ aliaj sensencaĵoj.
Ni vivas en la mondo kune.
Kaj cetere, io kio tre ĝenas min
pri ia retoriko kontraŭ feministoj kaj aliaj
kiuj kreis la mistraktitajn virinojn
kaj la movadoj pri perforta krizo ĉirkaŭ la mondo
estas ke iel, kiel dirite, ili estas kontraŭ-viraj.
Kio pri ĉiuj knaboj profunde malbone influitaj
de kion kelkaj plenkreskaj viroj faras
kontraŭ iliaj patrinoj, ili, iliaj fratinoj?
Kio pri tiuj knaboj?
Kio pri ĉiuj junaj viroj kaj knaboj
kiuj estis ŝokitaj pro perforto far de aliaj viroj?
Ĉu vi scias kion? La sama sistemo kiu kreas
virojn kiuj perfortas virinojn, kreas virojn kiuj perfortas aliajn virojn.
Kaj se ni volas paroli pri viraj viktimoj,
ni parolu pri ili.
Plej multaj viraj viktimoj de perforto estas viktimoj de vira perforto.
Do estas io komuna inter viroj kaj virinoj.
Ni ambaŭ estas viktimoj de vira perforto.
Do, tio rekte interesas nin,
sen mencii ke plej multaj viroj, kiujn mi konas,
havas amatajn virinojn kaj knabinojn,
en familiaj kaj amikaj rondoj, aŭ iel ajn.
Estas do tiom da kialoj kial bezonatas viroj kiuj sin esprimu.
Dirante tion laŭte, ĝi ŝajnas evidenta. Ĉu ne?
Do, la naturo de la laboro mia kaj de miaj kolegoj
en la sporta kulturo, en la usona armeo, en lernejoj,
ni estis pioniroj de tia aliro nomata "de la ĉeestantoj"
al prevento de genra perforto.
Kaj mi nur volas doni al vi bazajn punktojn de tia aliro,
ĉar estas granda tema ŝanĝo,
kvankam estas multaj detaloj,
sed la kerno de ĝi estas ne rigardi virojn kiel plenumantojn,
kaj virinojn kiel viktimojn,
aŭ virinojn kiel plenumantojn, virojn kiel viktimojn,
aŭ ajna kombino.
Mi uzas genron binare. Mi scias ke estas pli ol
viroj/virinoj, pli ol ina/iĉa.
Kaj ekzistas virinoj kiuj estas plenumantoj,
kaj klare ekzistas viroj kiuj estas viktimoj.
Ekzistas tuta spektro.
Sed anstataŭ ol vidi ĝin en la binara maniero,
ni fokusiĝas pri ĉiuj ni kiel "ĉeestantoj",
kaj "ĉeestanto" estas difinita kiel iu ajn kiu ne estas
plenumanto aŭ viktimo en iu situacio,
alivorte amikoj, samteamanoj, kolegoj,
kunlaborantoj, familianoj, tiuj kiuj ne estas
rekte interesitaj en perforto,
sed estas intermiksitaj en socia, familia, labora, lerneja,
kaj alia samrangula kultura rilato kun homoj
kiuj povas esti en tia situacio. Kion ni faras?
Kiel ni parolas? Kiel ni defias niajn amikojn?
Kiel ni subtenas niajn amikojn? Sed kiel ni ne
silentas antaŭ perforto?
Kiam temas pri viroj kaj vira kulturo,
la celo estas igi virojn kiuj ne estas perfortaj
defii virojn kiuj estas.
Kaj kiam mi diras perfortaj mi ne celas nur
virojn kiuj batas virinojn.
Ni ne nur diras al viro, kies amiko
perfortas sian koramikinon, ke li haltigu lin
je la momento de la agreso.
Tio estas naiva maniero krei socian ŝanĝon.
Estas laŭ kontinuo, ke ni provas igi virojn
haltigi unu la alian.
Do, ekzemple, se vi estas knabo en grupo de knaboj
ludantaj pokeron, babilantaj, kunumantaj, neniu ĉeestanta virino,
kaj alia knabo diras ion seksisman aŭ humiligan
aŭ ĝenan pri virinoj,
anstataŭ ol ridi aŭ ŝajnigi ne aŭdi,
ni bezonas ke viroj diru "Hej, tio ne estas amuza.
Vi scias, tiu povus esti mia fratino, pri kiu vi parolas,
ĉu vi povas ŝerci pri io alia?
Aŭ ĉu vi povas paroli pri io alia?
Mi ne ŝatas tian sintenon."
Same kiel se vi estas blankulo kaj alia blankulo
faras rasisman komenton, vi esperus, mi esperas,
ke blankuloj interompus la rasisman agon
far amika blankulo.
Same kiel pri aliseksemo, se oni estas aliseksemulo
kaj vi ne persone havas ĝenajn aŭ agresajn kondutojn
al homoj de aliaj seksaj orientiĝoj,
se vi ne diras ion rekte al aliaj aliseksemuloj kiuj tion faras,
tiam, iasence, ĉu via silento ne estas
formo de konsento kaj kompliceco?
Bone, la aliro de la ĉeestantoj estas provi doni al la homoj ilojn
por interompi tiun procedon kaj elparoli
kaj krei etoson de samrangula kulturo
kie la perforta sinteno aperos neakceptebla,
ne nur ĉar ĝi estas kontraŭleĝa, sed ĉar ĝi estas maljusta
kaj neakceptebla en la samrangula kulturo.
Kaj se ni povas alveni al la punkto kie viroj
kiuj agas seksisme perdos statuson,
junaj viroj kaj knaboj kiuj agas seksisme
kaj ĝene al virinoj kaj knabinoj,
kaj same al aliaj knaboj kaj viroj,
perdos statuson kiel rezulto, divenu kion?
Ni vidus radikalan malpliiĝon de perforto.
Ĉar la tipa perfortulo ne estas malsana kaj tordita.
Li estas normala knabo en ĉiu alia rilato. Ĉu ne?
Nun, inter la multaj grandiozaj aferoj, kiujn Martin Luther King
diris en sia mallonga vivo estis,
"Fine, kio plej vundos
ne estas la vortoj de niaj malamikoj,
sed la silento de niaj amikoj."
Fine, kio plej vundos ne estas la vortoj de niaj
malamikoj, sed la silento de niaj amikoj.
Estis malagrable granda kvanto da silento en vira kulturo
pri tiu okazanta tragedio de vira perforto
kontraŭ virinoj kaj infanoj, ĉu ne?
Estis malagrable granda kvanto da silento.
Kaj ĉio kion mi diras estas ke oni devas rompi la silenton,
kaj necesas pli da viroj por tion fari.
Nun, pli facilas diri ol fari,
ĉar mi diras tion nun, sed mi diras al vi ke ne facilas
en vira kulturo por knaboj defii unu la alian,
kio estas unu el la kialoj kial
parto de la perspektiv-ŝanĝo kiu devas okazi
ne estas nur kompreni ke tiuj estas viraj temoj,
sed ke ili estas aferoj de estrkapablo por viroj.
Ĉar fine, la respondeco alpreni pozicion
pri tiuj ĉi temoj ne devus fali sur la ŝultroj
de etaj knaboj aŭ adoleskuloj en mezlernejo
aŭ altlernejo. Devus esti sur plenkreskaj viroj kun povo.
Plenkreskaj viroj kun povo esta tiuj bezonataj por esti respondecaj
por esti estroj pri tiuj ĉi temoj,
ĉar kiam iu prenas parolon en egalul-kulturo
kaj defias kaj interompas, li aŭ ŝi
estas estro, vere, ĉu ne?
Sed je granda skalo, ni bezonas pli da plenkreskuloj povaj
por eki priotitatigi la temojn,
kaj ni ankoraŭ ne vidis tion, ĉu?
Nu, mi estis je vespermanĝo kelkajn tagojn antaŭe,
kaj mi laboras larĝe kun la usona armeo, ĉiu armo.
Kaj mi estis je tiu vespermanĝo kaj tiu virino diris al mi --
mi pensas ŝi konsideris sin saĝa -- ŝi diris,
"Do, kiom longe vi faris trejnadon pri sentemo
kun la Marsoldatoj?"
Kaj mi diris "Kun mia tuta respekto,
mi ne faras trejnadon pri sentemo kun la Marsoldatoj.
Mi gvidas programo pri estrkapabloj en la Marina Armeo".
Ja mi scias ke mia respondo estas iom pompa,
sed estas grava distingo, ĉar mi ne kredas
ke bezonatas trejnado pri sentemo.
Oni bezonas trejnadon pri estrado, ĉar ekzemple
kiam profesia trejnisto aŭ manaĝero de bazbal-teamo
aŭ piedpilk-teamo -- kaj mi laboras larĝe en tia medio ankaŭ --
faras seksisman komenton, homofobian diron,
rasisman komenton, estos diskutoj
en la sportaj blogoj kaj radiaj paroloj.
Kaj kelkaj homoj diros "Jen, li bezonas trejnadon pri sentemo".
Kaj aliaj "Prifajfu.
Vi scias, tio estas politika korekteco troigita.
Li faris stultan komenton. Ni daŭrigu."
Mia argumento estas, ke li ne bezonas trejnadon pri sentemo.
Li bezonas trejnadon pri estrkapablo,
ĉar li kondutas kiel malbona estro, ĉar en socio
kun genra kaj seksa diverseco --
(aplaŭdoj) --
kaj rasa kaj etna diverseco, se vi faras
tiajn komentojn, vi fiaskas vian estradon.
Se ni povas komprenigi tion al povaj viroj kaj virinoj
en nia socio
je ĉiuj niveloj de institucia aŭtoritato kaj povo,
okazos ŝanĝo, ŝanĝiĝos
la perspektivo de la homa penso.
Vi scias, ekzemple, mi multe laboras
en lerneja kaj universitata sporto tra Norda Ameriko.
Ni scias multon pri kiel antaŭeviti
hejman kaj seksan perforton, ĉu ne?
Ne estas pretekstoj por altlernejo aŭ universitato
por ne havi trejnadon pri prevento de hejma kaj seksa perforto
devigan por ĉiuj studentaj atletoj, trejnistoj, administrantoj,
kiel parton de ilia eduka procezo.
Ni scias sufiĉe por scii ke tio facile fareblas.
Sed, ĉu vi scias kio mankas? La estrkapablo.
Ne la estrkapablo de studentaj atletoj.
La estrkapablo de la sporta direktoro,
de la prezidanto de la universitato, de la homoj respondecaj
kiuj decidas pri rimedoj
kaj decidas pri prioritatoj en la instituciaj medioj.
Tio estas, plejparte, fiasko de la vira estrkapablo.
Rigardu al Penn State. Penn State estas la patrino
de ĉiuj instrueblaj momentoj por la aliro de la ĉeestantoj.
Estis tiom da situacioj en tiu reĝolando
kie viroj en pova pozicioj fiaskis je la ago
protekti infanojn, en tiu kazo knabojn.
Nekredeblas, vere. Sed kiam vi esploras tion,
vi ekkonscias ke estas premoj sur viroj.
Estas trudoj sur viroj ene de parul-kulturoj,
kio estas kial ni devas kuraĝigi virojn
detrui tiujn trudojn.
Kaj unu el la manieroj por tion fari estas diri
ke estas amaso da viroj kiuj interesiĝas pri tiaj temoj.
Mi scias. Mi laboras kun viroj,
kaj mi laboris kun dekmiloj,
centmiloj da viroj dum multaj jardekoj jam.
Estas timige kiam oni pensas pri tio, kiom da jaroj.
Sed estas tiom da viroj kiuj zorgas pri tiuj ĉi temoj,
sed zorgi ne sufiĉas.
Necesas pli da viroj kun kuraĝo,
kun la forto, la morala integreco
por rompi nian komplican silenton kaj defii unu la alian
kaj stari apud virinoj, ne kontraŭ ili.
Cetere, ni ŝuldas tion al virinoj.
Ne estas duboj pri tio.
Sed ankaŭ ni ŝuldas tion al niaj filoj.
Ni ankaŭ ŝuldas tion al junaj viroj kiuj estas kreskantaj
ĉie en la mondo en situacioj kie ili ne mem elektis
esti viroj en kulturo kiu diras al ili
ke vireco estas ia.
Ili ne mem elektis.
Ni, kiuj havas elekton, havas la oportunon
kaj respondecon ankaŭ por ili.
Mi esperas ke, estonte, viroj kaj virinoj,
laborante kune, povas esti la ŝanĝo
kaj la transformado kiu okazos
tiel ke ontaj generacioj ne havos la saman nivelon de tragedio
kiun ni alfrontas ĉiutage.
Mi scias ke ni povas. Ni povas pliboniĝi.
Multajn dankojn. (aplaŭdoj)