WEBVTT 00:00:00.520 --> 00:00:02.096 Monataĵo. 00:00:02.120 --> 00:00:03.496 Sango. 00:00:03.520 --> 00:00:04.720 Menstruo. 00:00:05.440 --> 00:00:07.016 Naŭze. 00:00:07.040 --> 00:00:08.656 Sekrete. 00:00:08.680 --> 00:00:09.880 Kaŝite. 00:00:10.400 --> 00:00:11.600 Kial? 00:00:12.760 --> 00:00:14.656 Natura biologia procezo, 00:00:14.680 --> 00:00:18.496 kiun spertas ĉiu knabino kaj virino, ĉiumonate 00:00:18.520 --> 00:00:20.696 dum duono de sia vivo. 00:00:20.720 --> 00:00:23.540 Tiel grava fenomeno, 00:00:23.730 --> 00:00:27.430 ke de ĝi dependas la pluvivo kaj disvastiĝo de la homaro. 00:00:28.480 --> 00:00:29.480 Tamen ni konsideras ĝin tabuo. 00:00:31.160 --> 00:00:34.040 Ni sentas nin malkomfortaj kaj hontaj kiam ni pri ĝi diskutas. 00:00:35.840 --> 00:00:37.760 Unuafoje kiam mi menstruis, 00:00:37.760 --> 00:00:40.760 oni postulis al mi kaŝi tiun sekreton 00:00:40.760 --> 00:00:42.640 - eĉ de mia patro kaj frato. 00:00:43.640 --> 00:00:46.256 Kiam ni atingis la tiurilatan ĉapitron de nia lernolibro, 00:00:46.280 --> 00:00:48.616 nia biologia instruisto preterpasis ĝin. 00:00:48.640 --> 00:00:51.320 (Ridoj) 00:00:52.000 --> 00:00:53.680 Ĉu vi scias kion mi lernis de tio? 00:00:54.360 --> 00:00:57.520 Mi lernis, ke paroli pri ĝi estas hontege. 00:00:58.080 --> 00:01:00.736 Mi lernis honti pri mia korpo. 00:01:00.760 --> 00:01:03.440 Mi lernis resti nekonscia pri menstruo 00:01:03.440 --> 00:01:06.440 por resti deca. 00:01:06.440 --> 00:01:08.076 En diversaj lokoj de Barato, 00:01:08.076 --> 00:01:13.016 esplorado montras, ke tri el dek knabinoj tute ne konscias pri menstruado 00:01:13.040 --> 00:01:14.800 kiam ili unuafoje menstruas. 00:01:15.354 --> 00:01:16.970 Eĉ en partoj de Raĝastano 00:01:17.040 --> 00:01:20.720 povas esti tiel multe, kiel naŭ el dek. 00:01:22.800 --> 00:01:25.066 Vi certe surprize ekscius, ke la plejparto 00:01:25.076 --> 00:01:26.706 de la knabinoj kun kiuj mi parolis, 00:01:26.720 --> 00:01:30.536 kiuj ja nenion sciis pri menstruo, 00:01:30.560 --> 00:01:32.936 pensis ke ili ekhavas sangkanceron - 00:01:32.960 --> 00:01:34.560 kaj tuj mortos. 00:01:36.760 --> 00:01:40.040 Menstrua higieno estas tre grava faktoro 00:01:40.040 --> 00:01:43.040 por infektoj de la reprodukta sistemo. 00:01:43.040 --> 00:01:46.786 Sed en Barato, nur 12 procentoj de la knabinoj kaj virinoj havas aliron 00:01:46.786 --> 00:01:50.000 al higienaj manieroj por prizorgi siajn monataĵojn. 00:01:50.840 --> 00:01:52.690 Tio signifas, ke 00:01:52.690 --> 00:01:56.990 88 procentoj de la knabinoj kaj virinoj prizorgas sin malhigiene. 00:01:57.480 --> 00:01:58.970 Mi estis ĉi tia knabino. 00:01:59.880 --> 00:02:03.156 Mi kreskis en urbeto en Jharkhand kiu nomiĝas Garhwa, 00:02:03.156 --> 00:02:06.830 ie kie eĉ aĉeti menstrutukon estas hontege. 00:02:06.840 --> 00:02:09.190 Do, je la unuaj menstruoj 00:02:09.190 --> 00:02:12.190 mi komencis prizorgi min per ĉifonoj. 00:02:12.190 --> 00:02:15.316 Post ĉiu fojo kiam mi uzis ilin, mi lavis kaj uzis ilin denove. 00:02:15.316 --> 00:02:16.316 Sed por konservi ilin, 00:02:16.316 --> 00:02:19.160 mi ilin kaŝis en malluma kaj malseka loko, 00:02:19.160 --> 00:02:22.090 por ke neniu malkovru, ke mi menstruadas. 00:02:22.520 --> 00:02:25.136 Post ripeta lavado, la ĉifonoj iĝis malglataj, 00:02:25.160 --> 00:02:28.860 kaj pro ilia uzado, mi ofte havis infektojn kaj haŭtruĝiĝojn. 00:02:28.880 --> 00:02:33.370 Mi uzis tiujn ĉifonojn dum 5 jaroj ĝis kiam mi foriris de tiu urbeto. 00:02:35.640 --> 00:02:38.216 Alia problemo, kiun mi spertis pro monataĵoj, 00:02:38.216 --> 00:02:41.680 sociaj limoj altrudataj 00:02:41.680 --> 00:02:44.680 al inoj dum ili menstruas. 00:02:44.680 --> 00:02:46.976 Mi pensas, ke vi ĉiuj certe jam konas ilin, 00:02:47.000 --> 00:02:50.710 sed mi listigos kelkajn ekzemplojn por la malmultaj, kiuj ne jam konas ilin. 00:02:50.720 --> 00:02:53.200 Mi ne rajtis aŭ manĝi aŭ tuŝi peklaĵon. 00:02:53.840 --> 00:02:58.696 Mi ne rajtis sidi sur sofo aŭ la litoj de miaj parencoj. 00:02:58.720 --> 00:03:01.176 Mi devis lavi miajn littukojn post ĉiu monataĵo, 00:03:01.200 --> 00:03:03.136 eĉ se ili ne estis makulitaj. 00:03:03.160 --> 00:03:04.976 Mi estis konsiderata malpura, 00:03:05.000 --> 00:03:09.800 kaj oni malpermesis al mi preĝi aŭ tuŝi ion ajn kio estas grava religie. 00:03:10.880 --> 00:03:13.276 Oni povas trovi ŝildojn ekster preĝejoj, 00:03:13.276 --> 00:03:15.890 kiuj malpermesas al menstruantaj inoj eniri. 00:03:17.170 --> 00:03:18.320 Ironie, 00:03:18.320 --> 00:03:21.320 plejofte estas pli aĝa virino, 00:03:21.320 --> 00:03:25.760 kiu altrudas ĉi tiajn limojn al la pli junaj knabinoj de la familio. 00:03:26.360 --> 00:03:30.536 Kompreneble, ĉar ŝi kreskis akceptante ĉi tiajn limojn kiel normalajn. 00:03:30.560 --> 00:03:33.576 Kaj, sen interveno, 00:03:33.600 --> 00:03:36.240 estas la mitoj kaj malkomprenoj 00:03:36.240 --> 00:03:39.090 kiuj disvastiĝas generacie. 00:03:39.240 --> 00:03:41.216 Dum la jaroj kiam mi laboris en ĉi tiu fako, 00:03:41.216 --> 00:03:43.280 mi eĉ aŭdis raportojn, ke 00:03:43.280 --> 00:03:46.280 inoj devas manĝi kaj lavi telerojn aparte. 00:03:46.280 --> 00:03:48.616 Ili ne rajtas baniĝi dum monataĵo, 00:03:48.640 --> 00:03:52.720 kaj en kelkaj hejmoj, ili eĉ izoliĝas de aliaj parencoj. 00:03:53.720 --> 00:03:57.256 Proksimume 85 procentoj de la inoj en Barato 00:03:57.280 --> 00:04:02.600 sekvas unu aŭ pliajn limigajn kutimojn dum la monataĵoj, ĉiumonate. 00:04:03.320 --> 00:04:05.720 Ĉu vi povas imagi, kion tio faras 00:04:05.720 --> 00:04:08.720 al la memestimo kaj memfido de junulino? 00:04:08.720 --> 00:04:11.566 La psikan traŭmaton kiun ĝi kaŭzas, 00:04:11.566 --> 00:04:12.766 kiu efektas ŝian personecon, 00:04:12.766 --> 00:04:15.766 ŝian lernejan sukceson, 00:04:15.766 --> 00:04:20.480 kaj ĉiun parton de ŝia kreskado dum ŝiaj formantaj jaroj. 00:04:21.760 --> 00:04:25.800 Mi sekvis precize ĉi tiujn limigajn kutimojn dum 13 jaroj, 00:04:26.400 --> 00:04:29.280 ĝis kiam diskuto kun mia amkunulo, Tuhin, 00:04:29.280 --> 00:04:32.280 ŝangis mian percepton pri menstruo tute. 00:04:32.280 --> 00:04:37.736 En 2009, Tuhin kaj mi okupiĝis pri postdiplomiĝo pri desegnado. 00:04:37.760 --> 00:04:39.640 Ni enamiĝis, 00:04:39.640 --> 00:04:42.640 kaj mi tute komforte diskutis monataĵojn kun li. 00:04:42.640 --> 00:04:44.560 Tuhin sciis malmulte pri monataĵoj. 00:04:45.520 --> 00:04:47.800 (Ridoj) 00:04:51.800 --> 00:04:55.416 Li surprize eksciis, ke knabinoj havas dolorajn kramfojn, 00:04:55.440 --> 00:04:56.856 kaj ni sangas ĉiumonate. 00:04:56.880 --> 00:04:58.976 (Ridoj) 00:04:59.000 --> 00:05:00.496 Jes. 00:05:00.520 --> 00:05:02.616 Li estis tute ŝokita kiam li eksciis 00:05:02.616 --> 00:05:07.120 pri la limoj, kiujn la socio kaj familioj 00:05:07.120 --> 00:05:10.120 altrudas al menstruantaj inoj. 00:05:10.120 --> 00:05:12.176 Por helpi min kontraŭ miaj kramfoj, 00:05:12.200 --> 00:05:16.000 li lernis pri menstruo interrete. 00:05:16.600 --> 00:05:18.726 Kiam li diris al mi pri tio, kion li lernis, 00:05:18.726 --> 00:05:21.360 mi ekkonsciis kiom malmulte mi mem sciis pri menstruo. 00:05:21.960 --> 00:05:25.290 Kaj finfine, mi eksciis ke multe de tio kion mi kredis estas mita. 00:05:26.360 --> 00:05:27.896 Tiam ni pripensis: 00:05:27.920 --> 00:05:29.426 se ni, kiel bonedukitoj, 00:05:29.426 --> 00:05:32.426 estis tiom malbone edukitaj pri menstruo, 00:05:32.426 --> 00:05:36.400 nu, estas milionoj da knabinoj en la mondo kiuj certe estas same misedukitaj. 00:05:37.760 --> 00:05:38.976 Por studi -- 00:05:39.000 --> 00:05:40.776 por plibone kompreni la problemon, 00:05:40.800 --> 00:05:45.416 Mi faris esploron dum unu jaro por studi primenstruan nekonscion, 00:05:45.440 --> 00:05:47.040 kaj la ĉefajn kialojn pro tio. 00:05:47.960 --> 00:05:48.820 Ĝenerale, 00:05:48.840 --> 00:05:54.380 oni kredas, ke primenstrua nekonscio kaj malscio estas kamparaj fenomenoj, 00:05:55.270 --> 00:05:56.960 sed dum mia esploro mi trovis, 00:05:56.960 --> 00:05:59.960 ke tio estas same urba fenomeno. 00:05:59.960 --> 00:06:04.320 Ĝi eĉ ekzistas ĉe la edukitaj urbanoj, ankaŭ. 00:06:05.280 --> 00:06:07.776 Kiam mi parolis kun gepatroj kaj instruistoj, 00:06:07.800 --> 00:06:13.096 mi trovis, ke multal inter ili fakte volus eduki knabinojn pri monataĵo 00:06:13.120 --> 00:06:15.760 antaŭ kiam tiuj komencas menstrui. 00:06:16.840 --> 00:06:18.056 Kaj -- 00:06:18.080 --> 00:06:21.616 sed taŭga rimedo mankis al ili. 00:06:21.640 --> 00:06:23.840 Kaj, pro tio ke temas pri tabuo, 00:06:23.840 --> 00:06:26.840 ili honte parolas pri ĝi. 00:06:26.840 --> 00:06:31.456 Nuntempe, knabinoj ekmenstruas dum la sesa aŭ sepa lernojaro [11-13-jaraj], 00:06:31.480 --> 00:06:34.516 sed nia eduksistemo instruas knabinojn pri menstruo 00:06:34.516 --> 00:06:36.920 nur dum la oka kaj naŭa lernojaroj. 00:06:37.800 --> 00:06:39.360 Kaj ĉar temas pri tabuo, 00:06:40.000 --> 00:06:43.440 instruistoj ankoraŭ preterpasas la temon entute. 00:06:44.840 --> 00:06:48.280 Do, lernejoj ne instruas knabinojn pri menstruo, 00:06:48.280 --> 00:06:51.280 kaj gepatroj ne diskutas pri tio. 00:06:51.280 --> 00:06:53.190 Al kiu knabinoj povas turni sin? 00:06:53.680 --> 00:06:56.520 Antaŭ du jardekoj, kaj nun-- 00:06:57.120 --> 00:06:58.780 inter ili, nenio ŝanĝiĝis. 00:07:00.120 --> 00:07:02.940 Mi montris tion, kion mi trovis al Tuhin, kaj ni pripensis: 00:07:02.960 --> 00:07:06.200 Imagu se ni kreus ion, 00:07:06.200 --> 00:07:09.200 kio ebligus al knabinoj memlerni pri menstruo, 00:07:09.200 --> 00:07:14.840 ion, kio helpus al gepatroj kaj instruistoj 00:07:14.840 --> 00:07:17.840 paroli komforte pri menstruo al knabinoj? 00:07:17.840 --> 00:07:18.840 Dum mia esploro, 00:07:18.840 --> 00:07:21.480 mi kolektis multajn historiojn. 00:07:21.480 --> 00:07:26.160 Ĉi tiuj estis historioj, kiuj rilatas al la spertoj de knabinoj dum monataĵoj. 00:07:26.800 --> 00:07:32.056 Ĉi tiuj interesus kaj scivolemigus knabinojn diskuti pri menstruo 00:07:32.056 --> 00:07:34.016 kun siaj propraj amikrondoj. 00:07:34.040 --> 00:07:35.676 Ĝi estas ekzakte tio, kion ni celis. NOTE Paragraph 00:07:35.676 --> 00:07:38.080 Ni celis ion, kio scivolemigos knabinojn, 00:07:38.080 --> 00:07:41.080 kaj igos ilin lerni pli. 00:07:41.080 --> 00:07:44.950 Ni celis uzi ĉi tiujn historiojn por instrui knabinojn pri menstruo. 00:07:45.360 --> 00:07:47.656 Do, ni decidis krei komikson, 00:07:48.480 --> 00:07:51.736 en kiu la komiks-roluloj ludas tiujn historiojn, 00:07:51.760 --> 00:07:55.640 kaj edukas knabinojn pri menstruo amuze kaj interese. 00:07:56.360 --> 00:07:59.376 Por ke ili reprezentu knabinojn en diversaj fazoj de puberto, 00:07:59.400 --> 00:08:01.040 estas tri komiks-roluloj. 00:08:01.560 --> 00:08:04.736 Pinki, kiu ankoraŭ ne menstruis, 00:08:04.760 --> 00:08:07.706 Jiya, kiu unuafoje menstruas dum la rakonto, 00:08:08.280 --> 00:08:11.076 kaj Mira, kiu jam menstruadas. 00:08:11.220 --> 00:08:14.096 Estas ankaŭ kvara komik-rolulo, Priya Didi. 00:08:14.096 --> 00:08:17.606 Danke al ŝi, la knabinoj ekscias la diversajn aspektojn de plenkreskado, 00:08:17.606 --> 00:08:20.040 kaj ekscias higiene prizorgi menstruon. 00:08:20.455 --> 00:08:22.398 Kiam ni kreis la libron, ni zorgemis ke 00:08:22.423 --> 00:08:26.200 ilustraĵoj ne estu iel ajn obĵeteblaj 00:08:26.200 --> 00:08:29.200 kaj tio respektas kulturojn. 00:08:29.200 --> 00:08:33.056 Kiam ni prototipigis tion, ni trovis ke la knabinoj ŝatis la libron. 00:08:33.080 --> 00:08:35.039 Ili fervore legis kaj pli kaj pli 00:08:35.039 --> 00:08:38.039 lernis pri monataĵoj per si mem. 00:08:38.039 --> 00:08:39.936 Gepatroj kaj instruistoj babilis komforte 00:08:39.936 --> 00:08:42.936 pri monataĵo kun knabinoj uzante la libron 00:08:42.936 --> 00:08:45.776 kaj kelkfoje eĉ knaboj interesiĝis. 00:08:45.800 --> 00:08:47.936 (Ridoj) 00:08:47.960 --> 00:08:49.720 (Aplaŭdoj) 00:08:51.840 --> 00:08:55.720 La komikso helpis krei medion 00:08:55.720 --> 00:08:58.720 en kiu menstruo ne plu tabuas. 00:08:58.720 --> 00:08:59.720 Multe da volontuloj kunportis la prototipon por eduki knabinoj 00:08:59.720 --> 00:09:02.600 al instruantaj kongresoj en kvin ŝtatoj de Barato. 00:09:02.600 --> 00:09:06.736 Kaj unu voluntulo ĝin prenis al monaĥejo 00:09:06.760 --> 00:09:11.966 en Ladakh por eduki junajn monaĥinojn. 00:09:12.400 --> 00:09:15.736 Ni finis la libron, kiu nomiĝas "Menstrupedia Comic", 00:09:15.760 --> 00:09:18.520 kaj lanĉis ĝin en septembro lastjare. 00:09:19.120 --> 00:09:20.496 Kaj ĝis nun, 00:09:20.520 --> 00:09:24.856 pli ol 4 000 knabinoj edukiĝis uzante la libron en Barato kaj -- 00:09:24.880 --> 00:09:27.536 (Aplaŭdoj) 00:09:27.560 --> 00:09:28.776 Dankon. 00:09:28.800 --> 00:09:31.120 (Aplaŭdoj) 00:09:34.240 --> 00:09:36.040 -- kaj dek aliaj landoj. 00:09:37.160 --> 00:09:40.176 Ni konstante tradukas la libron en aliajn lingvojn, 00:09:40.200 --> 00:09:42.640 kaj ni kunlaboras kun lokaj organizoj 00:09:42.640 --> 00:09:45.640 por havebligi la libron en aliaj landoj. 00:09:45.640 --> 00:09:48.746 15 lernejoj en diversaj regionoj de Barato 00:09:48.946 --> 00:09:50.840 jam inkluzivas la libron en siaj edukplanoj 00:09:50.840 --> 00:09:53.840 por instrui menstruon al knabinoj. 00:09:53.840 --> 00:09:56.240 (Aplaŭdoj) 00:10:00.440 --> 00:10:07.170 Mi miras, ke voluntuloj, individuoj, 00:10:07.170 --> 00:10:10.170 gepatroj, instruistoj kaj lernejestroj 00:10:10.170 --> 00:10:15.306 kunlabore portis la menstru-konscian movadon al siaj komunumoj, 00:10:15.786 --> 00:10:16.786 kaj certigis, ke knabinoj lernas 00:10:16.786 --> 00:10:19.340 pri menstruo je la justa aĝo 00:10:19.340 --> 00:10:21.640 kaj helpis batali kontraŭ la tabuo. 00:10:23.040 --> 00:10:28.476 Mi revas estontecon en kiu menstruo estas nek malbeno nek malsano, 00:10:28.920 --> 00:10:31.360 sed bonvena ŝanĝo en la vivo de knabino. 00:10:32.120 --> 00:10:33.336 Kaj mi volus -- 00:10:33.360 --> 00:10:35.480 (Aplaŭdoj) 00:10:37.960 --> 00:10:42.726 Kaj mi volus konkludi per peteto al la gepatroj, kiuj estas ĉi tie. 00:10:43.280 --> 00:10:44.480 Karaj gepatroj, 00:10:45.240 --> 00:10:47.456 se vi hontas pri monataĵo, 00:10:47.480 --> 00:10:49.696 nu, ankaŭ viaj filinoj hontas. 00:10:49.720 --> 00:10:52.176 Do bonvolu pozitivi pri menstruo. 00:10:52.200 --> 00:10:53.416 (Ridoj) 00:10:53.440 --> 00:10:54.656 Dankon 00:10:54.680 --> 00:10:57.403 (Aplaŭdoj)