1 00:00:00,520 --> 00:00:02,096 Monataĵo. 2 00:00:02,120 --> 00:00:03,496 Sango. 3 00:00:03,520 --> 00:00:04,720 Menstruo. 4 00:00:05,440 --> 00:00:07,016 Naŭze. 5 00:00:07,040 --> 00:00:08,656 Sekrete. 6 00:00:08,680 --> 00:00:09,880 Kaŝite. 7 00:00:10,400 --> 00:00:11,600 Kial? 8 00:00:12,760 --> 00:00:14,656 Natura biologia procezo, 9 00:00:14,680 --> 00:00:18,496 kiun spertas ĉiu knabino kaj virino, ĉiumonate 10 00:00:18,520 --> 00:00:20,696 dum duono de sia vivo. 11 00:00:20,720 --> 00:00:23,540 Tiel grava fenomeno, 12 00:00:23,730 --> 00:00:27,430 ke de ĝi dependas la pluvivo kaj disvastiĝo de la homaro. 13 00:00:28,480 --> 00:00:29,480 Tamen ni konsideras ĝin tabuo. 14 00:00:31,160 --> 00:00:34,040 Ni sentas nin malkomfortaj kaj hontaj kiam ni pri ĝi diskutas. 15 00:00:35,840 --> 00:00:37,760 Unuafoje kiam mi menstruis, 16 00:00:37,760 --> 00:00:40,760 oni postulis al mi kaŝi tiun sekreton 17 00:00:40,760 --> 00:00:42,640 - eĉ de mia patro kaj frato. 18 00:00:43,640 --> 00:00:46,256 Kiam ni atingis la tiurilatan ĉapitron de nia lernolibro, 19 00:00:46,280 --> 00:00:48,616 nia biologia instruisto preterpasis ĝin. 20 00:00:48,640 --> 00:00:51,320 (Ridoj) 21 00:00:52,000 --> 00:00:53,680 Ĉu vi scias kion mi lernis de tio? 22 00:00:54,360 --> 00:00:57,520 Mi lernis, ke paroli pri ĝi estas hontege. 23 00:00:58,080 --> 00:01:00,736 Mi lernis honti pri mia korpo. 24 00:01:00,760 --> 00:01:03,440 Mi lernis resti nekonscia pri menstruo 25 00:01:03,440 --> 00:01:06,440 por resti deca. 26 00:01:06,440 --> 00:01:08,076 En diversaj lokoj de Barato, 27 00:01:08,076 --> 00:01:13,016 esplorado montras, ke tri el dek knabinoj tute ne konscias pri menstruado 28 00:01:13,040 --> 00:01:14,800 kiam ili unuafoje menstruas. 29 00:01:15,354 --> 00:01:16,970 Eĉ en partoj de Raĝastano 30 00:01:17,040 --> 00:01:20,720 povas esti tiel multe, kiel naŭ el dek. 31 00:01:22,800 --> 00:01:25,066 Vi certe surprize ekscius, ke la plejparto 32 00:01:25,076 --> 00:01:26,706 de la knabinoj kun kiuj mi parolis, 33 00:01:26,720 --> 00:01:30,536 kiuj ja nenion sciis pri menstruo, 34 00:01:30,560 --> 00:01:32,936 pensis ke ili ekhavas sangkanceron - 35 00:01:32,960 --> 00:01:34,560 kaj tuj mortos. 36 00:01:36,760 --> 00:01:40,040 Menstrua higieno estas tre grava faktoro 37 00:01:40,040 --> 00:01:43,040 por infektoj de la reprodukta sistemo. 38 00:01:43,040 --> 00:01:46,786 Sed en Barato, nur 12 procentoj de la knabinoj kaj virinoj havas aliron 39 00:01:46,786 --> 00:01:50,000 al higienaj manieroj por prizorgi siajn monataĵojn. 40 00:01:50,840 --> 00:01:52,690 Tio signifas, ke 41 00:01:52,690 --> 00:01:56,990 88 procentoj de la knabinoj kaj virinoj prizorgas sin malhigiene. 42 00:01:57,480 --> 00:01:58,970 Mi estis ĉi tia knabino. 43 00:01:59,880 --> 00:02:03,156 Mi kreskis en urbeto en Jharkhand kiu nomiĝas Garhwa, 44 00:02:03,156 --> 00:02:06,830 ie kie eĉ aĉeti menstrutukon estas hontege. 45 00:02:06,840 --> 00:02:09,190 Do, je la unuaj menstruoj 46 00:02:09,190 --> 00:02:12,190 mi komencis prizorgi min per ĉifonoj. 47 00:02:12,190 --> 00:02:15,316 Post ĉiu fojo kiam mi uzis ilin, mi lavis kaj uzis ilin denove. 48 00:02:15,316 --> 00:02:16,316 Sed por konservi ilin, 49 00:02:16,316 --> 00:02:19,160 mi ilin kaŝis en malluma kaj malseka loko, 50 00:02:19,160 --> 00:02:22,090 por ke neniu malkovru, ke mi menstruadas. 51 00:02:22,520 --> 00:02:25,136 Post ripeta lavado, la ĉifonoj iĝis malglataj, 52 00:02:25,160 --> 00:02:28,860 kaj pro ilia uzado, mi ofte havis infektojn kaj haŭtruĝiĝojn. 53 00:02:28,880 --> 00:02:33,370 Mi uzis tiujn ĉifonojn dum 5 jaroj ĝis kiam mi foriris de tiu urbeto. 54 00:02:35,640 --> 00:02:38,216 Alia problemo, kiun mi spertis pro monataĵoj, 55 00:02:38,216 --> 00:02:41,680 sociaj limoj altrudataj 56 00:02:41,680 --> 00:02:44,680 al inoj dum ili menstruas. 57 00:02:44,680 --> 00:02:46,976 Mi pensas, ke vi ĉiuj certe jam konas ilin, 58 00:02:47,000 --> 00:02:50,710 sed mi listigos kelkajn ekzemplojn por la malmultaj, kiuj ne jam konas ilin. 59 00:02:50,720 --> 00:02:53,200 Mi ne rajtis aŭ manĝi aŭ tuŝi peklaĵon. 60 00:02:53,840 --> 00:02:58,696 Mi ne rajtis sidi sur sofo aŭ la litoj de miaj parencoj. 61 00:02:58,720 --> 00:03:01,176 Mi devis lavi miajn littukojn post ĉiu monataĵo, 62 00:03:01,200 --> 00:03:03,136 eĉ se ili ne estis makulitaj. 63 00:03:03,160 --> 00:03:04,976 Mi estis konsiderata malpura, 64 00:03:05,000 --> 00:03:09,800 kaj oni malpermesis al mi preĝi aŭ tuŝi ion ajn kio estas grava religie. 65 00:03:10,880 --> 00:03:13,276 Oni povas trovi ŝildojn ekster preĝejoj, 66 00:03:13,276 --> 00:03:15,890 kiuj malpermesas al menstruantaj inoj eniri. 67 00:03:17,170 --> 00:03:18,320 Ironie, 68 00:03:18,320 --> 00:03:21,320 plejofte estas pli aĝa virino, 69 00:03:21,320 --> 00:03:25,760 kiu altrudas ĉi tiajn limojn al la pli junaj knabinoj de la familio. 70 00:03:26,360 --> 00:03:30,536 Kompreneble, ĉar ŝi kreskis akceptante ĉi tiajn limojn kiel normalajn. 71 00:03:30,560 --> 00:03:33,576 Kaj, sen interveno, 72 00:03:33,600 --> 00:03:36,240 estas la mitoj kaj malkomprenoj 73 00:03:36,240 --> 00:03:39,090 kiuj disvastiĝas generacie. 74 00:03:39,240 --> 00:03:41,216 Dum la jaroj kiam mi laboris en ĉi tiu fako, 75 00:03:41,216 --> 00:03:43,280 mi eĉ aŭdis raportojn, ke 76 00:03:43,280 --> 00:03:46,280 inoj devas manĝi kaj lavi telerojn aparte. 77 00:03:46,280 --> 00:03:48,616 Ili ne rajtas baniĝi dum monataĵo, 78 00:03:48,640 --> 00:03:52,720 kaj en kelkaj hejmoj, ili eĉ izoliĝas de aliaj parencoj. 79 00:03:53,720 --> 00:03:57,256 Proksimume 85 procentoj de la inoj en Barato 80 00:03:57,280 --> 00:04:02,600 sekvas unu aŭ pliajn limigajn kutimojn dum la monataĵoj, ĉiumonate. 81 00:04:03,320 --> 00:04:05,720 Ĉu vi povas imagi, kion tio faras 82 00:04:05,720 --> 00:04:08,720 al la memestimo kaj memfido de junulino? 83 00:04:08,720 --> 00:04:11,566 La psikan traŭmaton kiun ĝi kaŭzas, 84 00:04:11,566 --> 00:04:12,766 kiu efektas ŝian personecon, 85 00:04:12,766 --> 00:04:15,766 ŝian lernejan sukceson, 86 00:04:15,766 --> 00:04:20,480 kaj ĉiun parton de ŝia kreskado dum ŝiaj formantaj jaroj. 87 00:04:21,760 --> 00:04:25,800 Mi sekvis precize ĉi tiujn limigajn kutimojn dum 13 jaroj, 88 00:04:26,400 --> 00:04:29,280 ĝis kiam diskuto kun mia amkunulo, Tuhin, 89 00:04:29,280 --> 00:04:32,280 ŝangis mian percepton pri menstruo tute. 90 00:04:32,280 --> 00:04:37,736 En 2009, Tuhin kaj mi okupiĝis pri postdiplomiĝo pri desegnado. 91 00:04:37,760 --> 00:04:39,640 Ni enamiĝis, 92 00:04:39,640 --> 00:04:42,640 kaj mi tute komforte diskutis monataĵojn kun li. 93 00:04:42,640 --> 00:04:44,560 Tuhin sciis malmulte pri monataĵoj. 94 00:04:45,520 --> 00:04:47,800 (Ridoj) 95 00:04:51,800 --> 00:04:55,416 Li surprize eksciis, ke knabinoj havas dolorajn kramfojn, 96 00:04:55,440 --> 00:04:56,856 kaj ni sangas ĉiumonate. 97 00:04:56,880 --> 00:04:58,976 (Ridoj) 98 00:04:59,000 --> 00:05:00,496 Jes. 99 00:05:00,520 --> 00:05:02,616 Li estis tute ŝokita kiam li eksciis 100 00:05:02,616 --> 00:05:07,120 pri la limoj, kiujn la socio kaj familioj 101 00:05:07,120 --> 00:05:10,120 altrudas al menstruantaj inoj. 102 00:05:10,120 --> 00:05:12,176 Por helpi min kontraŭ miaj kramfoj, 103 00:05:12,200 --> 00:05:16,000 li lernis pri menstruo interrete. 104 00:05:16,600 --> 00:05:18,726 Kiam li diris al mi pri tio, kion li lernis, 105 00:05:18,726 --> 00:05:21,360 mi ekkonsciis kiom malmulte mi mem sciis pri menstruo. 106 00:05:21,960 --> 00:05:25,290 Kaj finfine, mi eksciis ke multe de tio kion mi kredis estas mita. 107 00:05:26,360 --> 00:05:27,896 Tiam ni pripensis: 108 00:05:27,920 --> 00:05:29,426 se ni, kiel bonedukitoj, 109 00:05:29,426 --> 00:05:32,426 estis tiom malbone edukitaj pri menstruo, 110 00:05:32,426 --> 00:05:36,400 nu, estas milionoj da knabinoj en la mondo kiuj certe estas same misedukitaj. 111 00:05:37,760 --> 00:05:38,976 Por studi -- 112 00:05:39,000 --> 00:05:40,776 por plibone kompreni la problemon, 113 00:05:40,800 --> 00:05:45,416 Mi faris esploron dum unu jaro por studi primenstruan nekonscion, 114 00:05:45,440 --> 00:05:47,040 kaj la ĉefajn kialojn pro tio. 115 00:05:47,960 --> 00:05:48,820 Ĝenerale, 116 00:05:48,840 --> 00:05:54,380 oni kredas, ke primenstrua nekonscio kaj malscio estas kamparaj fenomenoj, 117 00:05:55,270 --> 00:05:56,960 sed dum mia esploro mi trovis, 118 00:05:56,960 --> 00:05:59,960 ke tio estas same urba fenomeno. 119 00:05:59,960 --> 00:06:04,320 Ĝi eĉ ekzistas ĉe la edukitaj urbanoj, ankaŭ. 120 00:06:05,280 --> 00:06:07,776 Kiam mi parolis kun gepatroj kaj instruistoj, 121 00:06:07,800 --> 00:06:13,096 mi trovis, ke multal inter ili fakte volus eduki knabinojn pri monataĵo 122 00:06:13,120 --> 00:06:15,760 antaŭ kiam tiuj komencas menstrui. 123 00:06:16,840 --> 00:06:18,056 Kaj -- 124 00:06:18,080 --> 00:06:21,616 sed taŭga rimedo mankis al ili. 125 00:06:21,640 --> 00:06:23,840 Kaj, pro tio ke temas pri tabuo, 126 00:06:23,840 --> 00:06:26,840 ili honte parolas pri ĝi. 127 00:06:26,840 --> 00:06:31,456 Nuntempe, knabinoj ekmenstruas dum la sesa aŭ sepa lernojaro [11-13-jaraj], 128 00:06:31,480 --> 00:06:34,516 sed nia eduksistemo instruas knabinojn pri menstruo 129 00:06:34,516 --> 00:06:36,920 nur dum la oka kaj naŭa lernojaroj. 130 00:06:37,800 --> 00:06:39,360 Kaj ĉar temas pri tabuo, 131 00:06:40,000 --> 00:06:43,440 instruistoj ankoraŭ preterpasas la temon entute. 132 00:06:44,840 --> 00:06:48,280 Do, lernejoj ne instruas knabinojn pri menstruo, 133 00:06:48,280 --> 00:06:51,280 kaj gepatroj ne diskutas pri tio. 134 00:06:51,280 --> 00:06:53,190 Al kiu knabinoj povas turni sin? 135 00:06:53,680 --> 00:06:56,520 Antaŭ du jardekoj, kaj nun-- 136 00:06:57,120 --> 00:06:58,780 inter ili, nenio ŝanĝiĝis. 137 00:07:00,120 --> 00:07:02,940 Mi montris tion, kion mi trovis al Tuhin, kaj ni pripensis: 138 00:07:02,960 --> 00:07:06,200 Imagu se ni kreus ion, 139 00:07:06,200 --> 00:07:09,200 kio ebligus al knabinoj memlerni pri menstruo, 140 00:07:09,200 --> 00:07:14,840 ion, kio helpus al gepatroj kaj instruistoj 141 00:07:14,840 --> 00:07:17,840 paroli komforte pri menstruo al knabinoj? 142 00:07:17,840 --> 00:07:18,840 Dum mia esploro, 143 00:07:18,840 --> 00:07:21,480 mi kolektis multajn historiojn. 144 00:07:21,480 --> 00:07:26,160 Ĉi tiuj estis historioj, kiuj rilatas al la spertoj de knabinoj dum monataĵoj. 145 00:07:26,800 --> 00:07:32,056 Ĉi tiuj interesus kaj scivolemigus knabinojn diskuti pri menstruo 146 00:07:32,056 --> 00:07:34,016 kun siaj propraj amikrondoj. 147 00:07:34,040 --> 00:07:35,676 Ĝi estas ekzakte tio, kion ni celis. 148 00:07:35,676 --> 00:07:38,080 Ni celis ion, kio scivolemigos knabinojn, 149 00:07:38,080 --> 00:07:41,080 kaj igos ilin lerni pli. 150 00:07:41,080 --> 00:07:44,950 Ni celis uzi ĉi tiujn historiojn por instrui knabinojn pri menstruo. 151 00:07:45,360 --> 00:07:47,656 Do, ni decidis krei komikson, 152 00:07:48,480 --> 00:07:51,736 en kiu la komiks-roluloj ludas tiujn historiojn, 153 00:07:51,760 --> 00:07:55,640 kaj edukas knabinojn pri menstruo amuze kaj interese. 154 00:07:56,360 --> 00:07:59,376 Por ke ili reprezentu knabinojn en diversaj fazoj de puberto, 155 00:07:59,400 --> 00:08:01,040 estas tri komiks-roluloj. 156 00:08:01,560 --> 00:08:04,736 Pinki, kiu ankoraŭ ne menstruis, 157 00:08:04,760 --> 00:08:07,706 Jiya, kiu unuafoje menstruas dum la rakonto, 158 00:08:08,280 --> 00:08:11,076 kaj Mira, kiu jam menstruadas. 159 00:08:11,220 --> 00:08:14,096 Estas ankaŭ kvara komik-rolulo, Priya Didi. 160 00:08:14,096 --> 00:08:17,606 Danke al ŝi, la knabinoj ekscias la diversajn aspektojn de plenkreskado, 161 00:08:17,606 --> 00:08:20,040 kaj ekscias higiene prizorgi menstruon. 162 00:08:20,455 --> 00:08:22,398 Kiam ni kreis la libron, ni zorgemis ke 163 00:08:22,423 --> 00:08:26,200 ilustraĵoj ne estu iel ajn obĵeteblaj 164 00:08:26,200 --> 00:08:29,200 kaj tio respektas kulturojn. 165 00:08:29,200 --> 00:08:33,056 Kiam ni prototipigis tion, ni trovis ke la knabinoj ŝatis la libron. 166 00:08:33,080 --> 00:08:35,039 Ili fervore legis kaj pli kaj pli 167 00:08:35,039 --> 00:08:38,039 lernis pri monataĵoj per si mem. 168 00:08:38,039 --> 00:08:39,936 Gepatroj kaj instruistoj babilis komforte 169 00:08:39,936 --> 00:08:42,936 pri monataĵo kun knabinoj uzante la libron 170 00:08:42,936 --> 00:08:45,776 kaj kelkfoje eĉ knaboj interesiĝis. 171 00:08:45,800 --> 00:08:47,936 (Ridoj) 172 00:08:47,960 --> 00:08:49,720 (Aplaŭdoj) 173 00:08:51,840 --> 00:08:55,720 La komikso helpis krei medion 174 00:08:55,720 --> 00:08:58,720 en kiu menstruo ne plu tabuas. 175 00:08:58,720 --> 00:08:59,720 Multe da volontuloj kunportis la prototipon por eduki knabinoj 176 00:08:59,720 --> 00:09:02,600 al instruantaj kongresoj en kvin ŝtatoj de Barato. 177 00:09:02,600 --> 00:09:06,736 Kaj unu voluntulo ĝin prenis al monaĥejo 178 00:09:06,760 --> 00:09:11,966 en Ladakh por eduki junajn monaĥinojn. 179 00:09:12,400 --> 00:09:15,736 Ni finis la libron, kiu nomiĝas "Menstrupedia Comic", 180 00:09:15,760 --> 00:09:18,520 kaj lanĉis ĝin en septembro lastjare. 181 00:09:19,120 --> 00:09:20,496 Kaj ĝis nun, 182 00:09:20,520 --> 00:09:24,856 pli ol 4 000 knabinoj edukiĝis uzante la libron en Barato kaj -- 183 00:09:24,880 --> 00:09:27,536 (Aplaŭdoj) 184 00:09:27,560 --> 00:09:28,776 Dankon. 185 00:09:28,800 --> 00:09:31,120 (Aplaŭdoj) 186 00:09:34,240 --> 00:09:36,040 -- kaj dek aliaj landoj. 187 00:09:37,160 --> 00:09:40,176 Ni konstante tradukas la libron en aliajn lingvojn, 188 00:09:40,200 --> 00:09:42,640 kaj ni kunlaboras kun lokaj organizoj 189 00:09:42,640 --> 00:09:45,640 por havebligi la libron en aliaj landoj. 190 00:09:45,640 --> 00:09:48,746 15 lernejoj en diversaj regionoj de Barato 191 00:09:48,946 --> 00:09:50,840 jam inkluzivas la libron en siaj edukplanoj 192 00:09:50,840 --> 00:09:53,840 por instrui menstruon al knabinoj. 193 00:09:53,840 --> 00:09:56,240 (Aplaŭdoj) 194 00:10:00,440 --> 00:10:07,170 Mi miras, ke voluntuloj, individuoj, 195 00:10:07,170 --> 00:10:10,170 gepatroj, instruistoj kaj lernejestroj 196 00:10:10,170 --> 00:10:15,306 kunlabore portis la menstru-konscian movadon al siaj komunumoj, 197 00:10:15,786 --> 00:10:16,786 kaj certigis, ke knabinoj lernas 198 00:10:16,786 --> 00:10:19,340 pri menstruo je la justa aĝo 199 00:10:19,340 --> 00:10:21,640 kaj helpis batali kontraŭ la tabuo. 200 00:10:23,040 --> 00:10:28,476 Mi revas estontecon en kiu menstruo estas nek malbeno nek malsano, 201 00:10:28,920 --> 00:10:31,360 sed bonvena ŝanĝo en la vivo de knabino. 202 00:10:32,120 --> 00:10:33,336 Kaj mi volus -- 203 00:10:33,360 --> 00:10:35,480 (Aplaŭdoj) 204 00:10:37,960 --> 00:10:42,726 Kaj mi volus konkludi per peteto al la gepatroj, kiuj estas ĉi tie. 205 00:10:43,280 --> 00:10:44,480 Karaj gepatroj, 206 00:10:45,240 --> 00:10:47,456 se vi hontas pri monataĵo, 207 00:10:47,480 --> 00:10:49,696 nu, ankaŭ viaj filinoj hontas. 208 00:10:49,720 --> 00:10:52,176 Do bonvolu pozitivi pri menstruo. 209 00:10:52,200 --> 00:10:53,416 (Ridoj) 210 00:10:53,440 --> 00:10:54,656 Dankon 211 00:10:54,680 --> 00:10:57,403 (Aplaŭdoj)