0:00:00.520,0:00:02.096 Monataĵo. 0:00:02.120,0:00:03.496 Sango. 0:00:03.520,0:00:04.720 Menstruo. 0:00:05.440,0:00:07.016 Naŭze. 0:00:07.040,0:00:08.656 Sekrete. 0:00:08.680,0:00:09.880 Kaŝite. 0:00:10.400,0:00:11.600 Kial? 0:00:12.760,0:00:14.656 Natura biologia procezo, 0:00:14.680,0:00:18.496 kiun spertas ĉiu knabino kaj virino,[br]ĉiumonate 0:00:18.520,0:00:20.696 dum duono de sia vivo. 0:00:20.720,0:00:23.540 Tiel grava fenomeno, 0:00:23.730,0:00:27.430 ke de ĝi dependas[br]la pluvivo kaj disvastiĝo de la homaro. 0:00:28.480,0:00:29.480 Tamen ni konsideras ĝin tabuo. 0:00:31.160,0:00:34.040 Ni sentas nin malkomfortaj kaj hontaj[br]kiam ni pri ĝi diskutas. 0:00:35.840,0:00:37.760 Unuafoje kiam mi menstruis, [br] 0:00:37.760,0:00:40.760 oni postulis al mi kaŝi tiun sekreton 0:00:40.760,0:00:42.640 - eĉ de mia patro kaj frato. 0:00:43.640,0:00:46.256 Kiam ni atingis la tiurilatan [br]ĉapitron de nia lernolibro, 0:00:46.280,0:00:48.616 nia biologia instruisto preterpasis ĝin. 0:00:48.640,0:00:51.320 (Ridoj) 0:00:52.000,0:00:53.680 Ĉu vi scias kion mi lernis de tio? 0:00:54.360,0:00:57.520 Mi lernis, ke paroli pri ĝi estas hontege. 0:00:58.080,0:01:00.736 Mi lernis honti pri mia korpo. 0:01:00.760,0:01:03.440 Mi lernis resti nekonscia [br]pri menstruo 0:01:03.440,0:01:06.440 por resti deca. 0:01:06.440,0:01:08.076 En diversaj lokoj de Barato, 0:01:08.076,0:01:13.016 esplorado montras, ke tri el dek knabinoj[br]tute ne konscias pri menstruado 0:01:13.040,0:01:14.800 kiam ili unuafoje menstruas. 0:01:15.354,0:01:16.970 Eĉ en partoj de Raĝastano 0:01:17.040,0:01:20.720 povas esti tiel multe, kiel naŭ el dek. 0:01:22.800,0:01:25.066 Vi certe surprize ekscius, ke la plejparto 0:01:25.076,0:01:26.706 de la knabinoj kun kiuj mi parolis, 0:01:26.720,0:01:30.536 kiuj ja nenion sciis pri menstruo, 0:01:30.560,0:01:32.936 pensis ke ili ekhavas sangkanceron - 0:01:32.960,0:01:34.560 kaj tuj mortos. 0:01:36.760,0:01:40.040 Menstrua higieno estas tre grava faktoro 0:01:40.040,0:01:43.040 por infektoj de la reprodukta sistemo. 0:01:43.040,0:01:46.786 Sed en Barato, nur 12 procentoj[br]de la knabinoj kaj virinoj havas aliron 0:01:46.786,0:01:50.000 al higienaj manieroj por prizorgi[br]siajn monataĵojn. 0:01:50.840,0:01:52.690 Tio signifas, ke 0:01:52.690,0:01:56.990 88 procentoj de la knabinoj[br]kaj virinoj prizorgas sin malhigiene. 0:01:57.480,0:01:58.970 Mi estis ĉi tia knabino. 0:01:59.880,0:02:03.156 Mi kreskis en urbeto en Jharkhand[br]kiu nomiĝas Garhwa, 0:02:03.156,0:02:06.830 ie kie eĉ aĉeti menstrutukon estas hontege. 0:02:06.840,0:02:09.190 Do, je la unuaj menstruoj 0:02:09.190,0:02:12.190 mi komencis prizorgi min per ĉifonoj. 0:02:12.190,0:02:15.316 Post ĉiu fojo kiam mi uzis ilin, [br]mi lavis kaj uzis ilin denove. 0:02:15.316,0:02:16.316 Sed por konservi ilin, 0:02:16.316,0:02:19.160 mi ilin kaŝis [br]en malluma kaj malseka loko, 0:02:19.160,0:02:22.090 por ke neniu malkovru, ke mi menstruadas. 0:02:22.520,0:02:25.136 Post ripeta lavado, la ĉifonoj iĝis malglataj, 0:02:25.160,0:02:28.860 kaj pro ilia uzado, mi ofte havis[br]infektojn kaj haŭtruĝiĝojn. 0:02:28.880,0:02:33.370 Mi uzis tiujn ĉifonojn dum 5 jaroj[br]ĝis kiam mi foriris de tiu urbeto. 0:02:35.640,0:02:38.216 Alia problemo, kiun mi spertis[br]pro monataĵoj, 0:02:38.216,0:02:41.680 sociaj limoj altrudataj 0:02:41.680,0:02:44.680 al inoj dum ili menstruas. 0:02:44.680,0:02:46.976 Mi pensas, ke vi ĉiuj certe jam konas ilin, 0:02:47.000,0:02:50.710 sed mi listigos kelkajn ekzemplojn[br]por la malmultaj, kiuj ne jam konas ilin. 0:02:50.720,0:02:53.200 Mi ne rajtis aŭ manĝi aŭ tuŝi peklaĵon. 0:02:53.840,0:02:58.696 Mi ne rajtis sidi sur sofo[br]aŭ la litoj de miaj parencoj. 0:02:58.720,0:03:01.176 Mi devis lavi miajn littukojn [br]post ĉiu monataĵo, 0:03:01.200,0:03:03.136 eĉ se ili ne estis makulitaj. 0:03:03.160,0:03:04.976 Mi estis konsiderata malpura, 0:03:05.000,0:03:09.800 kaj oni malpermesis al mi preĝi aŭ[br]tuŝi ion ajn kio estas grava religie. 0:03:10.880,0:03:13.276 Oni povas trovi ŝildojn ekster preĝejoj, 0:03:13.276,0:03:15.890 kiuj malpermesas [br]al menstruantaj inoj eniri. 0:03:17.170,0:03:18.320 Ironie, 0:03:18.320,0:03:21.320 plejofte estas pli aĝa virino, 0:03:21.320,0:03:25.760 kiu altrudas ĉi tiajn limojn[br]al la pli junaj knabinoj de la familio. 0:03:26.360,0:03:30.536 Kompreneble, ĉar ŝi kreskis [br]akceptante ĉi tiajn limojn kiel normalajn. 0:03:30.560,0:03:33.576 Kaj, sen interveno, 0:03:33.600,0:03:36.240 estas la mitoj kaj malkomprenoj 0:03:36.240,0:03:39.090 kiuj disvastiĝas generacie. 0:03:39.240,0:03:41.216 Dum la jaroj kiam mi laboris [br]en ĉi tiu fako, 0:03:41.216,0:03:43.280 mi eĉ aŭdis raportojn, ke 0:03:43.280,0:03:46.280 inoj devas manĝi kaj lavi telerojn aparte. 0:03:46.280,0:03:48.616 Ili ne rajtas baniĝi dum monataĵo, 0:03:48.640,0:03:52.720 kaj en kelkaj hejmoj, [br]ili eĉ izoliĝas de aliaj parencoj. 0:03:53.720,0:03:57.256 Proksimume 85 procentoj de la inoj en Barato 0:03:57.280,0:04:02.600 sekvas unu aŭ pliajn limigajn kutimojn[br]dum la monataĵoj, ĉiumonate. 0:04:03.320,0:04:05.720 Ĉu vi povas imagi, kion tio faras 0:04:05.720,0:04:08.720 al la memestimo kaj memfido de junulino? 0:04:08.720,0:04:11.566 La psikan traŭmaton kiun ĝi kaŭzas, 0:04:11.566,0:04:12.766 kiu efektas ŝian personecon, 0:04:12.766,0:04:15.766 ŝian lernejan sukceson, 0:04:15.766,0:04:20.480 kaj ĉiun parton de ŝia kreskado [br]dum ŝiaj formantaj jaroj. 0:04:21.760,0:04:25.800 Mi sekvis precize ĉi tiujn[br]limigajn kutimojn dum 13 jaroj, 0:04:26.400,0:04:29.280 ĝis kiam diskuto kun mia amkunulo, Tuhin, 0:04:29.280,0:04:32.280 ŝangis mian percepton pri menstruo tute. 0:04:32.280,0:04:37.736 En 2009, Tuhin kaj mi okupiĝis[br]pri postdiplomiĝo pri desegnado. 0:04:37.760,0:04:39.640 Ni enamiĝis, 0:04:39.640,0:04:42.640 kaj mi tute komforte [br]diskutis monataĵojn kun li. 0:04:42.640,0:04:44.560 Tuhin sciis malmulte pri monataĵoj. 0:04:45.520,0:04:47.800 (Ridoj) 0:04:51.800,0:04:55.416 Li surprize eksciis, ke knabinoj [br]havas dolorajn kramfojn, 0:04:55.440,0:04:56.856 kaj ni sangas ĉiumonate. 0:04:56.880,0:04:58.976 (Ridoj) 0:04:59.000,0:05:00.496 Jes. 0:05:00.520,0:05:02.616 Li estis tute ŝokita kiam li eksciis 0:05:02.616,0:05:07.120 pri la limoj, kiujn la socio kaj familioj 0:05:07.120,0:05:10.120 altrudas al menstruantaj inoj. 0:05:10.120,0:05:12.176 Por helpi min kontraŭ miaj kramfoj, 0:05:12.200,0:05:16.000 li lernis pri menstruo interrete. 0:05:16.600,0:05:18.726 Kiam li diris al mi pri tio, [br]kion li lernis, 0:05:18.726,0:05:21.360 mi ekkonsciis kiom malmulte[br]mi mem sciis pri menstruo. 0:05:21.960,0:05:25.290 Kaj finfine, mi eksciis ke multe de tio[br]kion mi kredis estas mita. 0:05:26.360,0:05:27.896 Tiam ni pripensis: 0:05:27.920,0:05:29.426 se ni, kiel bonedukitoj, 0:05:29.426,0:05:32.426 estis tiom malbone edukitaj pri menstruo, 0:05:32.426,0:05:36.400 nu, estas milionoj da knabinoj en la mondo[br]kiuj certe estas same misedukitaj. 0:05:37.760,0:05:38.976 Por studi -- 0:05:39.000,0:05:40.776 por plibone kompreni la problemon, 0:05:40.800,0:05:45.416 Mi faris esploron dum unu jaro por studi[br]primenstruan nekonscion, 0:05:45.440,0:05:47.040 kaj la ĉefajn kialojn pro tio. 0:05:47.960,0:05:48.820 Ĝenerale, 0:05:48.840,0:05:54.380 oni kredas, ke primenstrua nekonscio kaj[br]malscio estas kamparaj fenomenoj, 0:05:55.270,0:05:56.960 sed dum mia esploro mi trovis, 0:05:56.960,0:05:59.960 ke tio estas same urba fenomeno. 0:05:59.960,0:06:04.320 Ĝi eĉ ekzistas ĉe la edukitaj urbanoj, ankaŭ. 0:06:05.280,0:06:07.776 Kiam mi parolis kun gepatroj kaj instruistoj, 0:06:07.800,0:06:13.096 mi trovis, ke multal inter ili fakte volus[br]eduki knabinojn pri monataĵo 0:06:13.120,0:06:15.760 antaŭ kiam tiuj komencas menstrui. 0:06:16.840,0:06:18.056 Kaj -- 0:06:18.080,0:06:21.616 sed taŭga rimedo mankis al ili. 0:06:21.640,0:06:23.840 Kaj, pro tio ke temas pri tabuo, 0:06:23.840,0:06:26.840 ili honte parolas pri ĝi. 0:06:26.840,0:06:31.456 Nuntempe, knabinoj ekmenstruas dum[br]la sesa aŭ sepa lernojaro [11-13-jaraj], 0:06:31.480,0:06:34.516 sed nia eduksistemo instruas [br]knabinojn pri menstruo 0:06:34.516,0:06:36.920 nur dum la oka kaj naŭa lernojaroj. 0:06:37.800,0:06:39.360 Kaj ĉar temas pri tabuo, 0:06:40.000,0:06:43.440 instruistoj ankoraŭ[br]preterpasas la temon entute. 0:06:44.840,0:06:48.280 Do, lernejoj ne instruas[br]knabinojn pri menstruo, 0:06:48.280,0:06:51.280 kaj gepatroj ne diskutas pri tio. 0:06:51.280,0:06:53.190 Al kiu knabinoj povas turni sin? 0:06:53.680,0:06:56.520 Antaŭ du jardekoj, kaj nun-- 0:06:57.120,0:06:58.780 inter ili, nenio ŝanĝiĝis. 0:07:00.120,0:07:02.940 Mi montris tion, kion mi trovis al Tuhin,[br]kaj ni pripensis: 0:07:02.960,0:07:06.200 Imagu se ni kreus ion, 0:07:06.200,0:07:09.200 kio ebligus al knabinoj[br]memlerni pri menstruo, 0:07:09.200,0:07:14.840 ion, kio helpus al gepatroj kaj instruistoj 0:07:14.840,0:07:17.840 [br]paroli komforte pri menstruo al knabinoj? 0:07:17.840,0:07:18.840 Dum mia esploro, 0:07:18.840,0:07:21.480 [br]mi kolektis multajn historiojn. 0:07:21.480,0:07:26.160 Ĉi tiuj estis historioj, kiuj rilatas [br]al la spertoj de knabinoj dum monataĵoj. 0:07:26.800,0:07:32.056 Ĉi tiuj interesus kaj scivolemigus [br]knabinojn diskuti pri menstruo 0:07:32.056,0:07:34.016 kun siaj propraj amikrondoj. 0:07:34.040,0:07:35.676 Ĝi estas ekzakte tio, kion ni celis. 0:07:35.676,0:07:38.080 Ni celis ion, kio scivolemigos knabinojn, 0:07:38.080,0:07:41.080 kaj igos ilin lerni pli. 0:07:41.080,0:07:44.950 Ni celis uzi ĉi tiujn historiojn [br]por instrui knabinojn pri menstruo. 0:07:45.360,0:07:47.656 Do, ni decidis krei komikson, 0:07:48.480,0:07:51.736 en kiu la komiks-roluloj ludas [br]tiujn historiojn, 0:07:51.760,0:07:55.640 kaj edukas knabinojn pri menstruo[br]amuze kaj interese. 0:07:56.360,0:07:59.376 Por ke ili reprezentu knabinojn [br]en diversaj fazoj de puberto, 0:07:59.400,0:08:01.040 estas tri komiks-roluloj. 0:08:01.560,0:08:04.736 Pinki, kiu ankoraŭ ne menstruis, 0:08:04.760,0:08:07.706 Jiya, kiu unuafoje menstruas dum la rakonto, 0:08:08.280,0:08:11.076 kaj Mira, kiu jam menstruadas. 0:08:11.220,0:08:14.096 Estas ankaŭ kvara komik-rolulo, Priya Didi. 0:08:14.096,0:08:17.606 Danke al ŝi, la knabinoj ekscias[br]la diversajn aspektojn de plenkreskado, 0:08:17.606,0:08:20.040 kaj ekscias higiene prizorgi menstruon. 0:08:20.455,0:08:22.398 Kiam ni kreis la libron, ni zorgemis ke 0:08:22.423,0:08:26.200 ilustraĵoj ne estu iel ajn obĵeteblaj[br] 0:08:26.200,0:08:29.200 kaj tio respektas kulturojn. 0:08:29.200,0:08:33.056 Kiam ni prototipigis tion,[br]ni trovis ke la knabinoj ŝatis la libron. 0:08:33.080,0:08:35.039 Ili fervore legis kaj pli kaj pli 0:08:35.039,0:08:38.039 lernis pri monataĵoj per si mem. 0:08:38.039,0:08:39.936 Gepatroj kaj instruistoj babilis komforte[br] 0:08:39.936,0:08:42.936 pri monataĵo kun knabinoj uzante la libron 0:08:42.936,0:08:45.776 kaj kelkfoje eĉ knaboj interesiĝis. 0:08:45.800,0:08:47.936 (Ridoj) 0:08:47.960,0:08:49.720 (Aplaŭdoj) 0:08:51.840,0:08:55.720 La komikso helpis krei medion[br] 0:08:55.720,0:08:58.720 en kiu menstruo ne plu tabuas. 0:08:58.720,0:08:59.720 Multe da volontuloj kunportis [br]la prototipon por eduki knabinoj 0:08:59.720,0:09:02.600 al instruantaj kongresoj[br]en kvin ŝtatoj de Barato. 0:09:02.600,0:09:06.736 Kaj unu voluntulo ĝin prenis al monaĥejo[br] 0:09:06.760,0:09:11.966 [br]en Ladakh por eduki junajn monaĥinojn. 0:09:12.400,0:09:15.736 Ni finis la libron, [br]kiu nomiĝas "Menstrupedia Comic", 0:09:15.760,0:09:18.520 kaj lanĉis ĝin en septembro lastjare. 0:09:19.120,0:09:20.496 Kaj ĝis nun, 0:09:20.520,0:09:24.856 pli ol 4 000 knabinoj edukiĝis[br]uzante la libron en Barato kaj -- 0:09:24.880,0:09:27.536 (Aplaŭdoj) 0:09:27.560,0:09:28.776 Dankon. 0:09:28.800,0:09:31.120 (Aplaŭdoj) 0:09:34.240,0:09:36.040 -- kaj dek aliaj landoj. 0:09:37.160,0:09:40.176 Ni konstante tradukas la libron [br]en aliajn lingvojn, 0:09:40.200,0:09:42.640 kaj ni kunlaboras kun lokaj organizoj[br] 0:09:42.640,0:09:45.640 por havebligi la libron en aliaj landoj. 0:09:45.640,0:09:48.746 15 lernejoj en diversaj regionoj de Barato 0:09:48.946,0:09:50.840 jam inkluzivas la libron en siaj[br]edukplanoj[br] 0:09:50.840,0:09:53.840 por instrui menstruon al knabinoj. 0:09:53.840,0:09:56.240 (Aplaŭdoj) 0:10:00.440,0:10:07.170 Mi miras, ke voluntuloj, individuoj,[br] 0:10:07.170,0:10:10.170 gepatroj, instruistoj kaj lernejestroj 0:10:10.170,0:10:15.306 kunlabore portis la menstru-konscian[br]movadon al siaj komunumoj, 0:10:15.786,0:10:16.786 kaj certigis, ke knabinoj lernas [br] 0:10:16.786,0:10:19.340 pri menstruo je la justa aĝo 0:10:19.340,0:10:21.640 kaj helpis batali kontraŭ la tabuo. 0:10:23.040,0:10:28.476 Mi revas estontecon en kiu menstruo estas[br]nek malbeno nek malsano, 0:10:28.920,0:10:31.360 sed bonvena ŝanĝo en la vivo de knabino. 0:10:32.120,0:10:33.336 Kaj mi volus -- 0:10:33.360,0:10:35.480 (Aplaŭdoj) 0:10:37.960,0:10:42.726 Kaj mi volus konkludi per peteto[br]al la gepatroj, kiuj estas ĉi tie. 0:10:43.280,0:10:44.480 Karaj gepatroj, 0:10:45.240,0:10:47.456 se vi hontas pri monataĵo, 0:10:47.480,0:10:49.696 nu, ankaŭ viaj filinoj hontas. 0:10:49.720,0:10:52.176 Do bonvolu pozitivi pri menstruo. 0:10:52.200,0:10:53.416 (Ridoj) 0:10:53.440,0:10:54.656 Dankon 0:10:54.680,0:10:57.403 (Aplaŭdoj)