Chiedi aiuto
YouTube

Hai un account Youtube?

Sperimentale: autorizzi l'inserimento di sottotitoli originali e tradotti creati dagli spettatori nel suo canale YouTube!

Esperanto sottotitoli

← Mi fido di te - Lorenzo Jovanotti Cherubini

Ottieni il codice di inserimento
1 Language

Mostrare Revisione 1 creata 07/31/2014 da Manuela Ronco.

  1. Pan-faritaj domoj, kunvenoj de ranoj,

  2. Maljunulinoj kiuj dancas en "Cadillac-oj"
  3. Oraj muskoloj, laŭraj kronoj
  4. Amkantoj por infanoj en frakoj
  5. Serioza muziko, bunta lumo
  6. Pluvo falanta, vivo fluanta
  7. vagantaj hundoj, kameloj, Tri Reĝoj
  8. Eble doloras, tamen mi emas,
  9. resti konektita, vivi unuspire,
  10. kuŝiĝi ĉe la rando de abismo kaj rigardi malsupren.
  11. La vertiĝo ne estas timo fali, sed emo forflugi.
  12. Mi fidas je vi. Mi fidas je vi.
  13. Mi fidas je vi.
  14. Mi fidas je vi. Ja mi fidas je vi.
  15. Hej, mi fidas je vi... kion vi pretas maltrafi?
  16. Fulmoj de lumo, ĉe la kolo kruco
  17. La am-diino moviĝas en la ĵinsoj.
  18. Pugoj kaj katenoj, bonmoraj murdistoj.
  19. La radio enŝaltiĝas je kanto funkia.
  20. Bandaĝitaj kapoj, kuracitaj vundoj.
  21. La lupago de la Suno pagendas anticipe, bonvolu.
  22. Ĉielarko, pluso oble minuso egalas al minuso.
  23. Eble doloras, tamen mi emas,
  24. resti konektita, vivi unuspire,
  25. kuŝiĝi ĉe la rando de abismo kaj rigardi malsupren.
  26. La vertiĝo ne estas timo fali, sed emo forflugi.
  27. Mi fidas je vi. Mi fidas je vi. Mi fidas je vi.
  28. Kion vi pretas maltrafi?
  29. Mi fidas je vi. Mi fidas je vi. Ja, mi fidas je vi.
  30. Kion vi pretas maltrafi?
  31. Kolero, surpriso
  32. La rolo, la aktoro
  33. Doktoro, kiajn simptomojn havas feliĉo?
  34. La evoluo, la ĉielo mallibereje
  35. Tiu ĉi ne estas ekzercado
  36. Soifo kaj kuraĝo, la soifo, la miraĝo, la luno je la alia duono
  37. Lupoj enbuskitaj, la malplejbono forpasis.
  38. Eble doloras, tamen mi emas,
  39. resti konektita, vivi unuspire,
  40. kuŝiĝi ĉe la rando de abismo kaj rigardi malsupren.
  41. La vertiĝo ne estas timo fali, sed emo forflugi.
  42. Mi fidas je vi. Mi fidas je vi. Mi fidas je vi.
  43. Kion vi pretas maltrafi?
  44. Hej, mi fidas je vi. Mi fidas je vi.
  45. Kion vi pretas maltrafi?