Return to Video

Charlie Chaplin final speech in The Great Dictator

  • 0:02 - 0:04
    La diktatoro de Tomainia,
  • 0:04 - 0:07
    la konkerinto de Osterliĉ,
  • 0:07 - 0:11
    la estonta imperiestro...! de la mondo.
  • 0:11 - 0:14
    Vi parolendas.
  • 0:14 - 0:15
    Mi ne povas.
  • 0:15 - 0:18
    Vi devas. Tio estas nia lasta espero.
  • 0:21 - 0:22
    Espero...
  • 0:24 - 1:10
    (Malrapida kaj melankolia muziko)
  • 1:10 - 1:15
    Mi bedaŭras, sed mi ne volas esti imperiestro - tio ne taŭgas al mi.
  • 1:15 - 1:18
    Mi volas regi aŭ konkeri neniun.
  • 1:18 - 1:24
    Mi ŝatus helpi ĉiujn se eblas: judon, nejudon, nigrulon, blankulon.
  • 1:24 - 1:27
    Ni ĉiuj volas helpi unu la alian. La homaro estas tia.
  • 1:27 - 1:31
    Ni volas vivi per la feliĉeco de aliaj, ne per la mizereco de aliaj.
  • 1:31 - 1:33
    Ni ne volas malami kaj malestimi unu la alian.
  • 1:33 - 1:39
    Ĉi-monde estas loko por ĉiuj, kaj la bona Tero estas riĉplena kaj povas subteni ĉiujn.
  • 1:39 - 1:41
    La vivovojo povas esti libera kaj bela.
  • 1:41 - 1:43
    Sed ni maltrafis tiun vojon.
  • 1:43 - 1:49
    La avareco venenigis la homan animon - ĝi starigis barikadon de malamo en la mondo.
  • 1:49 - 1:52
    Gvidis nin al mizereco kaj sangverŝado.
  • 1:52 - 1:55
    Ni disvolvis rapidecon, sed ni enfermiĝis en ĝi.
  • 1:55 - 1:58
    Maŝinoj, kiuj donas al ni abundecon, lasis nin en malabundeco.
  • 1:58 - 2:02
    Nia scienco igis nin cinikaj, nia lerteco sensentaj kaj malafablaj.
  • 2:02 - 2:05
    Ni tromulte pensas kaj tro malmulte sentas.
  • 2:05 - 2:08
    Pli ol maŝinojn, ni bezonas homecon.
  • 2:08 - 2:11
    Pli ol inteligentecon, ni bezonas afablecon kaj mildecon.
  • 2:11 - 2:16
    Sen tiuj ecoj, la vivo estos perforta kaj ĉio estos perdita.
  • 2:16 - 2:19
    La aviadilo kaj la radio kunigis nin.
  • 2:19 - 2:22
    La naturo de tiaj elpensaĵoj vokas la bonecon de la homaro.
  • 2:22 - 2:25
    Ili krias por la universala fraterneco, por la unuiĝo de ni ĉiuj.
  • 2:25 - 2:28
    Eĉ nun, mia voĉo atingas milionojn da aŭskultantoj ĉirkaŭ la mondo.
  • 2:28 - 2:32
    Milionoj da senesperaj viroj, virinoj kaj knabetoj,
  • 2:32 - 2:37
    viktimoj de sistemo kiu turmentas la homojn kaj kiu enkarcerigas senkulpulojn.
  • 2:37 - 2:41
    Por tiuj kiuj povas aŭdi min, mi diras "ne malesperiĝu".
  • 2:41 - 2:44
    La mizero kiu ĉirkaŭas nin estas nur dummomenta ĉeesto de la avaro,
  • 2:44 - 2:48
    la amaro de tiuj kiuj timas la homan progreson.
  • 2:48 - 2:55
    Preterpasos la malamo de la homoj, kaj mortos la diktatoroj, kaj la povo kiu estis prenita de la popolo revenos al la popolo,
  • 2:55 - 2:59
    kaj dum daŭre mortados la homoj, neniam mortos la libero.
  • 2:59 - 3:05
    Soldatoj - ne obeu brutulojn, virojn kiuj malestimas kaj malliberigas vin,
  • 3:05 - 3:09
    kiuj estras viajn vivojn, kiuj diras al vi kion fari, pensi kaj senti,
  • 3:09 - 3:13
    kiuj trejnas vin, nutras vin, kaj traktas vin kiel bovaron, kiel manĝaĵon de kanono.
  • 3:13 - 3:19
    Ne donu vin al tiuj nenaturaj viroj, maŝinaj viroj kun maŝinaj mensoj kaj maŝinaj koroj.
  • 3:19 - 3:23
    Vi ne estas maŝinoj. Vi ne estas bovaro. Vi estas viroj.
  • 3:23 - 3:26
    Vi havas homaran amon en viaj koroj.
  • 3:26 - 3:30
    Vi ne malamas; malamas sole la neamataj, la neamataj kaj la nenaturaj.
  • 3:30 - 3:33
    Soldatoj - ne batalu por sklaveco, batalu por libero.
  • 3:33 - 3:37
    En la 17-a ĉapitro de Sankta Luko estas dirita: “la regno de Dio estas ene de la viroj”.
  • 3:37 - 3:41
    Ne nur ene de unu viro nek ene grupo de viroj - sed en la homaro mem - en vi la popolo.
  • 3:41 - 3:46
    Vi la popolo havas la povon, la povon por fari maŝinoj, la povon por krei feliĉecon.
  • 3:46 - 3:52
    Vi la popolo havas la povon fari la vivon libera kaj bela, la povon fari la vivon mirinda aventuro.
  • 3:52 - 3:57
    Do, en la nomo de demokratio, ni uzu tiun povon - ni kuniĝu!
  • 3:57 - 4:02
    Ni batalu por nova mondo, deca mondo kiu donos al viroj la eblecon labori,
  • 4:02 - 4:06
    al la junularo la estontecon, kaj al la maljunularo la sekurecon.
  • 4:06 - 4:10
    Per la promeso de tiaj aferoj, brutuloj kaptis la povon, sed ili mensogis.
  • 4:10 - 4:12
    Ili ne realigas sian promeson kaj neniam realigos ĝin.
  • 4:12 - 4:17
    La diktatoroj sin mem liberigas, tamen ili sklavigas la popolon.
  • 4:17 - 4:20
    Nun ni batalu por realigi tiun promeson.
  • 4:20 - 4:24
    Ni batalu por liberigi la mondon, por forigi naciajn landlimojn,
  • 4:24 - 4:27
    por forigi la avarecon, la malamon kaj netolerecon.
  • 4:27 - 4:35
    Ni batalu por racia mondo, mondo kie scienco kaj progreso gvidos la homaron al feliĉeco.
  • 4:35 - 4:39
    Soldatoj - por la demokratio, ni kuniĝu!
  • 4:39 - 4:53
    (Aklamado)
Title:
Charlie Chaplin final speech in The Great Dictator
Description:

Charlie Chaplin final speech in The Great Dictator

Get it on BluRay from Amazon
http://www.amazon.com/Great-Dictator-Criterion-Collection-Blu-ray/dp/B004NWPXZS/ref=sr_1_2?ie=UTF8&qid=1305643284&sr=8-2

more » « less
Video Language:
English
Duration:
04:55

Esperanto subtitles

Revisions