Return to Video

Projekto Tatoeba – Malferma, kunlabora, multlingva frazvortaro

  • 0:00 - 0:05
    Tatoeba estas lingva vortaro
  • 0:06 - 0:11
    Kio estas Tatoeba?
  • 0:11 - 0:14
    Tatoeba estas lingva vortaro.
  • 0:14 - 0:16
    Vi povas serĉi vortojn
  • 0:16 - 0:18
    kaj trovi tradukojn.
  • 0:19 - 0:23
    Sed ĝi ne vere estas tipa vortaro.
  • 0:23 - 0:25
    Temas pri frazoj,
  • 0:25 - 0:27
    ne pri vortoj.
  • 0:27 - 0:30
    Oni povas serĉi frazojn, kiuj enhavas specifan vorton
  • 0:30 - 0:34
    kaj trovi tradukojn por tiuj frazoj.
  • 0:34 - 0:37
    Kial frazoj? ...vi eble demandas.
  • 0:37 - 0:41
    Nu, ĉar frazoj estas pli interesaj.
  • 0:41 - 0:43
    Frazoj aldonas kuntekston al la vortoj.
  • 0:43 - 0:46
    Frazoj havas personecojn.
  • 0:46 - 0:49
    Ili povas esti amuzaj, saĝaj, stultaj,
  • 0:49 - 0:50
    profundaj, movigaj,
  • 0:50 - 0:52
    ofendaj.
  • 0:52 - 0:54
    Frazoj povas multe instrui nin,
  • 0:54 - 0:57
    multe pli ol simple vortoj.
  • 0:57 - 1:00
    Do ni ŝategas frazojn.
  • 1:00 - 1:04
    Sed eĉ pli ni ŝategas lingvojn.
  • 1:04 - 1:07
    Kaj ni vere volas havi multe da frazoj
  • 1:07 - 1:10
    en multaj – kaj ajnaj – lingvoj.
  • 1:11 - 1:14
    Tial Tatoeba estas multlingva.
  • 1:15 - 1:18
    Sed ne multlingva kiel...
  • 1:18 - 1:20
    ne kiel kiam lingvoj
  • 1:20 - 1:22
    simple aperas unu apud la alia,
  • 1:22 - 1:25
    kaj kelkaj paroj estas preterlasitaj,
  • 1:25 - 1:28
    Tatoeba estas vere multlingva.
  • 1:28 - 1:32
    Ĉiuj lingvoj estas interkunigitaj.
  • 1:32 - 1:37
    Se islanda frazo havas tradukon al la angla,
  • 1:37 - 1:41
    kaj la angla frazo havas tradukon al la svahila,
  • 1:41 - 1:45
    malrekte, ĝi do oferas svahilan tradukon
  • 1:45 - 1:47
    de la islanda frazo.
  • 1:48 - 1:53
    Lingvoj, kiuj neniel trovus unu la alian laŭ tradicia sistemo,
  • 1:53 - 1:56
    kunigeblas en Tatoeba.
  • 1:56 - 1:58
    Mojose, ĉu ne? :)
  • 1:59 - 2:02
    Sed de kie ni ricevas la frazojn
  • 2:02 - 2:04
    kaj kiel ni tradukas ilin?
  • 2:04 - 2:08
    Evidente, tio ne povas esti la verko de unu persono.
  • 2:09 - 2:12
    Tial Tatoeba estas kunlabora.
  • 2:13 - 2:15
    Ĉiu povas volonte kontribui.
  • 2:15 - 2:19
    Kaj ĉiu "posedas" la eblecon kontribui.
  • 2:19 - 2:22
    Oni ne nepre estu plurlingvulo.
  • 2:22 - 2:24
    Ĉiuj parolas iun lingvon.
  • 2:24 - 2:26
    Ĉiu povas riĉigi la datumbazon
  • 2:26 - 2:29
    por ilustri novan vortprovizon.
  • 2:29 - 2:33
    Ĉiu povas helpi certigi, ke frazoj sonas ĝustaj
  • 2:33 - 2:35
    kaj, ke ties ortografio ĝustas.
  • 2:35 - 2:40
    Kaj fakte, tiu ĉi projekto "bezonas" ĉiujn.
  • 2:40 - 2:43
    Lingvoj ne estas ĉizitaj enŝtone.
  • 2:43 - 2:46
    Lingvoj vivas pere de ni ĉiuj.
  • 2:46 - 2:50
    Ni volas enkapti ĉian unikecon de ĉiu ajn lingvo.
  • 2:50 - 2:54
    Kaj ni volas enkapti ilian evoluon dumtempan.
  • 2:54 - 2:56
    Sed estus ja malĝoje
  • 2:56 - 3:01
    kolekti ĉiujn tiujn frazojn konservonte ilin por ni mem.
  • 3:01 - 3:04
    Ĉar estas tiom multe, kion oni povas fari per ili.
  • 3:04 - 3:08
    Tial Tatoeba estas "malferma".
  • 3:08 - 3:09
    Nia fontaĵo estas malferma,
  • 3:09 - 3:12
    nia datumoj estas malfermaj.
  • 3:12 - 3:14
    Ni publikigas ĉiujn frazojn kolektitajn
  • 3:14 - 3:18
    laŭ la licenco per la atributo Krea Komunaĵo.
  • 3:18 - 3:22
    Tio signifas, ke oni povas libere uzi ilin por lernolibroj,
  • 3:22 - 3:24
    por programoj,
  • 3:24 - 3:26
    por esploradaj projektoj,
  • 3:26 - 3:29
    por ĉio ajn!
  • 3:29 - 3:32
    Do jen Tatoeba.
  • 3:32 - 3:35
    Sed tio ankoraŭ ne estas ĉio.
  • 3:35 - 3:39
    Tatoeba ne nur estas malferma, kunlabora, multlingva
  • 3:39 - 3:42
    multlingva vortaro de frazoj.
  • 3:43 - 3:46
    Ĝi estas parto da ekosistemo, kiun ni volas konstrui.
  • 3:46 - 3:50
    Ni volas alporti lingvilojn al la sekva nivelo.
  • 3:50 - 3:54
    Ni volas vidi novaĵojn en la kampo de lingvolernado.
  • 3:54 - 3:59
    Kaj tio ne eblas sen malfermaj lingvorisurcoj,
  • 3:59 - 4:02
    kiuj ne povas esti konstruitaj sen komunumo,
  • 4:02 - 4:06
    kiu ne povas kontribui sen efikaj platformoj.
  • 4:07 - 4:10
    Do finfine, per Tatoeba,
  • 4:10 - 4:13
    ni nur starigas la fundamenton
  • 4:13 - 4:14
    por igi la Reton
  • 4:14 - 4:23
    pli bonan lokon por lingvolernado.
Title:
Projekto Tatoeba – Malferma, kunlabora, multlingva frazvortaro
Description:

Filmeto kiu prezentas la kernajn ideojn de la Tatoeba-projekto (http://tatoeba.org/).

Jen unua versio, kaj espereble ne la lasta, ĉar multo plibonigeblas.

Se iu tie estas pli sperta pri filmeta redaktado ol mi, havas pli bonan mikrofonon, pli bonan voĉon, estas pli sperta pri grafikaĵoj... bonvolu kontakti min =]

---------------------------------

Ligilo al la prezi-prezentaĵo je kiu la video estas bazita:
http://prezi.com/i-f9vmxoxkym/tatoeba/

La prezi-prezentaĵo estas tradukita...
- en la germanan (dankon jakov): http://prezi.com/jkptitff3d8i/tatoeba-einfuhrungsvideo-deu/
- en la turkan (dankon boracasli): http://prezi.com/teo-vffiex8x/tatoeba-turkce-prezisi/

---------------------------------

more » « less
Video Language:
English
Duration:
04:17

Esperanto subtitles

Revisions