Return to Video

Re: Vida Multiplikado kaj 48/2(9+3)

  • 0:00 - 0:03
    Dum mi laboras pri kelkaj pli ambiciaj projektoj, mi ŝatus rapide komenti
  • 0:03 - 0:06
    pri kelkaj "matematikecaj" aĵoj traŝvebantaj la interreton
  • 0:06 - 0:07
    nur por ke vi sciu ke mi ankoraŭ vivas.
  • 0:07 - 0:11
    Do ekzistas tiu video ĉirkaŭenirinta pri kiel vide multipliki tiel ĉi:
  • 0:11 - 0:15
    Elektu du nombrojn, ni diru: 12 oble 31...kaj tiam vi desegnas tiujn liniojn:
  • 0:15 - 0:19
    unu, du...tri, unu. Poste vi komencas nombri la kruciĝojn.
  • 0:19 - 0:23
    Unu, du, tri maldekstre. Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep meze.
  • 0:23 - 0:24
    Unu, du dekstre.
  • 0:24 - 0:27
    Kunigu ilin: tri-sep-du. Jen via solvo. Magio, ĉu ne?
  • 0:27 - 0:30
    Sed unu el la ravaj aĵoj pri matematiko estas ke
  • 0:30 - 0:31
    ofte estas pli ol unu maniero solvi problemon
  • 0:31 - 0:33
    kaj kelkfoje ĉi metodoj aspektas tute malsamaj
  • 0:33 - 0:37
    sed ĉar ili faras la saman aĵon, ili devas iel kunrilati
  • 0:37 - 0:39
    kaj en ĉi kazo, ili ne estas tiel malsamaj entute.
  • 0:39 - 0:42
    Lasu min denove demonstri tiun vidan metodon.
  • 0:42 - 0:44
    Ĉi-foje ni provu 97 oble 86.
  • 0:44 - 0:49
    Do ni desegnas naŭ liniojn kaj sep liniojn oble ok linioj kaj ses linioj.
  • 0:49 - 0:51
    Nun ni nur devas nombri la kruciĝojn.
  • 0:51 - 0:55
    Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek... O kej, atendu!
  • 0:55 - 0:56
    Tio enuigas!
  • 0:56 - 0:57
    Kio pri: anstataŭ nombri ĉiujn punktojn,
  • 0:57 - 0:59
    ni simple eltrovu kiom da kruciĝoj estas tie.
  • 0:59 - 1:02
    Jen do: estas sep unudirektaj kaj ses aliadirektaj.
  • 1:02 - 1:05
    Hej, tio estas nur ses oble sep, kio estas...Ho!
  • 1:05 - 1:09
    Forgesu ĉion kion mi iam ajn diris pri ke lerni ke certa kvanto da memoradu en matematiko estas utile
  • 1:09 - 1:11
    almenaŭ bazlerneje
  • 1:11 - 1:14
    ĉar ŝajne mi trompis mian vojon tra esti matematikistino
  • 1:14 - 1:16
    sen memori ses oble sep
  • 1:16 - 1:19
    kaj nun mi devas eltrovi kvin oble sep
  • 1:19 - 1:26
    kio estas... [murmuras] ...do tio estas 35 kaj mi aldonu la sesan sep-on por ricevi 42.
  • 1:26 - 1:27
    Ŭaŭ! Tion mi vere devus esti sciinta.
  • 1:27 - 1:32
    O kej, sed la punkto estas ke ĉi metodo disigas la 'duciferan' multiplikadan problemon
  • 1:32 - 1:34
    en kvar 'unuciferajn' multiplikadajn problemojn
  • 1:34 - 1:37
    kaj se vi ja memoras vian multiplikado-tabelon
  • 1:37 - 1:39
    vi povas facile eltrovi la solvojn.
  • 1:39 - 1:43
    Kaj ĝuste kiel ĉi tri nombroj iĝis la 1-umaj, 10-umaj, kaj 100-umaj pozicioj
  • 1:43 - 1:47
    de la solvo, iĝas ankaŭ tiuj ĉi. Unuumaj. Dekumaj. Centumaj.
  • 1:47 - 1:49
    Vi adicias ĉiujn kaj: jen!
  • 1:49 - 1:52
    Tio estas ekzakte la sama speco de disigi en unuciferan multiplikadon
  • 1:52 - 1:55
    kaj adicii laŭ la malnova enuiga metodo.
  • 1:55 - 1:57
    La tuta punkto nur estas multipliki ĉiun cifero-duopon,
  • 1:57 - 1:59
    certigi ke estas la ĝusta kvanto da nuloj ĉe la fino
  • 1:59 - 2:03
    kaj ĉion adicii. Sed kompreneble vidi ke kion vi vere faras estas
  • 2:03 - 2:06
    multipliki ĉiun eblan duopon ne estas io pri kio viaj instruistoj volas ke vi konsciu pri ĝi
  • 2:06 - 2:08
    aŭ alie vi eble memoros la 'ĉiuj kombinacioj'-koncepton
  • 2:08 - 2:11
    venante al multiplikado de binomoj kaj tio eble tro facilos.
  • 2:11 - 2:16
    Finfine, ĉiuj tiaj metodoj de multiplikado distras de kio multiplikado vere estas.
  • 2:16 - 2:18
    Kio por 12 oble 31 estas tio ĉi.
  • 2:18 - 2:21
    La tuta resto nur estas disigi ĝin en bone organizitajn stakojn
  • 2:21 - 2:26
    Diri, nu: 10 oble 30 estas tio. 10 oble 1 estas tio. 30 oble 2 estas tio.
  • 2:26 - 2:29
    Kaj 2 oble 1 estas tio. Adiciu ĉion, kaj vi ricevas la tutan areon.
  • 2:29 - 2:32
    Ne lasu notmanieron veni en la vojon de via kompreno.
  • 2:32 - 2:34
    Parolante pri notmaniero...
  • 2:34 - 2:37
    Ĉi koleriga peco de nesenceco ĉirkaŭeniris lastatempe.
  • 2:37 - 2:39
    Kaj ke estis tiom da diskutado pri ĝi estas signo
  • 2:39 - 2:42
    ke ni trejniĝis zorgi pri notmaniero ege tro multe.
  • 2:42 - 2:44
    Ĉu vi unue multiplikas ĉi tie? Aŭ unue dividas ĉi tie?
  • 2:44 - 2:48
    La solvo estas ke: Ĉi tio estas malbone formita frazo.
  • 2:48 - 2:51
    Estas kvazaŭ diri: "Mi ŝatus iom da suko aŭ akvo kun glacio."
  • 2:51 - 2:54
    Ĉu vi celas ke vi ŝatus aŭ sukon sen glacio – aŭ akvon kun glacio?
  • 2:54 - 2:57
    Aŭ ĉu vi celas ke vi ŝatus aŭ sukon kun glacio aŭ akvon kun glacio?
  • 2:57 - 3:00
    Oni povas fari asertojn pri konvencioj pri kio estas ĝusta aŭ malĝusta
  • 3:00 - 3:02
    sed vere la ŝarĝo estas sur la aŭtoro de la frazo
  • 3:02 - 3:04
    ke ri enmetu kelkajn komojn kaj klarigu la aĵojn.
  • 3:04 - 3:07
    Matematikistoj faras tion aldonante krampojn
  • 3:07 - 3:08
    kaj evitante tiun 'dividite per'-signon.
  • 3:09 - 3:11
    Matematiko ne estas signoj sur paĝo.
  • 3:12 - 3:14
    La matematiko estas en tio, kion la signoj signifas.
  • 3:14 - 3:16
    Oni povas elpensi ajnajn deziratajn regulojn pri aĵoj
  • 3:16 - 3:18
    se oni nur estas konsekvenca pri ili.
  • 3:18 -
    La fino.
    Ne Forgesu Mojosi.
Title:
Re: Vida Multiplikado kaj 48/2(9+3)
Description:

Rapida respondo al kelkaj matematikecaj aĵoj ĉirkaŭenirantaj.

more » « less
Video Language:
English
Duration:
03:19
Timo Pähler edited Esperanto subtitles for Re: Visual Multiplication and 48/2(9+3)
Timo Pähler added a translation

Esperanto subtitles

Revisions