Tiuj ĉi estas la katalunlingvaj teritorioj geografia areo kun pli ol 13 milionoj da loĝantoj kiuj, plejmulte, Uzas la katalunan, jen en sia profesia vivo, jen en sia privata vivo... ...homoj kiuj intense uzas informajn kaj komunikajn teknologiojn (IKT) 13 milionoj da homoj kiuj konsistigas merkaton kun propra lingvo respektinda pro socia korporacia respondeco kaj ankaŭ pro la lingvaj rajtoj de la konsumantoj. Lingvo, la kataluna, pli parolata ol la finna, la dana kaj la norvega, kaj samnombre parolata kiel la sveda, la greka aŭ la portugala. Lingvo oficiale uzata en oficialaj institucioj, lernejoj kaj universitatoj. Lingvo kiu estas abunde uzata en la amaskomunikiloj. Nuntempe, tamen, granda parto de la IKT-aparatoj ne enkalkulas la katalunan, malgraŭ la forta pripetado de interfacoj kaj servoj en la kataluna. Lastaj esploroj ellaboritaj de la kataluna registaro pri la lingvo kaj la ekonomia agado indikas ke, 71,4% el la civitanoj deziras plivastigi la uzon de la kataluna en la etikedado de varoj... kaj ignori tiun realon signifas maltrafi oportunan ŝancon pri negocoj. Ĝis nun, ekzemple, 20% de la britaj firmaoj maltrafis tiun oportunon pro la ne konsiderado de la kataluna en sia agado. Sed tiu ĉi situacio komencis ŝanĝiĝi. Grandaj firmaoj jam ekkomprenas la gravecon kalkuli pri la kataluna kaj la rezultoj estas jam evidentaj. Microsoft duobligis la monprofiton en Katalunio Parto el tiu kreskado ŝuldiĝas al la aldono de la kataluna al niaj produktoj aldono ĉe la personaj komputiloj, dum la lanĉado de Windows Vista kaj Ofice 2007 kaj en la funkcioj de la poŝtelefonoj, ĉe Windows Mobile, krom la subteno de la ceteraj partneroj de nia sistemo. Kiam ni antaŭenigas la katalunan kiel elekteblo en niaj produktoj ni havas je niaj manoj la bildon de nia marko, ne nur en la katalunlingva areo, sed en la tuta ŝtato, ĉar la percepto de la uzantoj de nia marko estas ke ni plibonigis la sistemon, Ni havas, nur en Katalunio, 5 milionojn da personaj komputiloj kaj en la retejo la kataluna estas la 19a lingvo laŭ nombro de vizititaj paĝoj Ŝajnas klare ke multaj firmaestroj tute ne konas la lingvan situacion de Hispanio, Ĉar ili ne kreas produktojn en kiuj la kataluna estas elektebla. La uzo de la kataluna en edukado kaj negocoj plu kreskas, Ĝi fariĝis nepra ne nur en la publika sektoro, ĝi iĝas deviga postulo ne nur por agado en socia sektoro, ĝi aperas ankaŭ kiel nova negoca ŝanco por plej multaj el la firmaoj laborantaj en ĉi merkato. Vetu por la estonteco. Vetu por la kataluna. La sola lingvo en la mondo kiu posedas propran domajnon en Interreto. Kaj krome, viaj firmaoj ĝuos specifan konsiladon de la kataluna registaro, danke al Terminologia Centro (TERMCAT). Tiu ĉi Centro konsilas por la ĝusta uzo de la terminologio en la kataluna lingvo en la momento lokalizi viajn produktojn. Milionoj da estontaj klientoj atendas viajn produktojn kaj servojn en la kataluna. Temas pri ŝanco vere unika. Ĉar la kataluna estas ŝanco por negoco. "Kataluna, Negoca Ŝanco"